István Kozma (luktisto)

István Kozma [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma István estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika kaj trifoja monda ĉampionoj.

István Kozma (luktisto)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1939 (1939-11-27)
en Budapeŝto
Morto 9-an de aprilo 1970 (1970-04-09) (30-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Szalatnai
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

István Kozma[1] naskiĝis la 27-an de novembro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de aprilo 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kozma edziĝis en 1968. Post 2 jaroj li tragike mortis pro aŭtoakcidento.

Sporta kariero redakti

István Kozma inter 1955–1957 estis korbopilkisto, poste luktisto ĝis sia morto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dekfoje en klasik-stila luktado (1959–1968), kvarfoje en liberstila luktado (1962, 1965–1968), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1959–1968. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun du oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1962, 1966 kaj 1967.

Fontoj redakti

Referencoj redakti