István Oláh (oficiro)

István Oláh [iŝtvAn olA], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oláh István estis hungara politikisto, ministro, altranga oficiro.

István Oláh
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1926 (1926-12-16)
en Nádudvar
Morto 15-an de decembro 1985 (1985-12-15) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Oláh [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1926 en Nádudvar. Li mortis la 15-an de decembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Oláh interrompis lernadon pri instruisto en la frua 1945 kaj aliĝis al la nova hungara armeo, krome al la komunistoj. Li batalis kontraŭ nazioj, poste li frekventis soldatan kurson en Balatonalmádi. Li forlasis la armeon en la malfrua 1945 kaj li daŭris la lernadon en kolegio de Debrecen. En 1947 li akiris pedagogian diplomon, poste li revenis en la armeon, kie li plulernis en oficira lernejo, poste en akademio, fine eĉ akademio en Sovetunio. En 1959 li havis jam la rangon kolonelo. Inter 1966 kaj 1973 li estis subministro pri defendo, en 1984 ministro pri defendo (ĝismorte). En 1985 li atingis la plej superan rangon, krome li havis ankaŭ signifan partian postenon same ĝismorte.

Fontoj redakti