István Tariska [iŝtvAn tariŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tariska István estis hungara kuracisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1982).

István Tariska [1] naskiĝis la 28-an de junio 1915 en Kölcse. Li mortis la 5-an de februaro 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Tariska frekventis universitaton en Debrecen. Dum la 2-a mondmilito li batalis ĝis la militkaptiteco. En 1944 li partoprenis en la provizora parlamento en Debrecen. En 1950 li iĝis vicdirektoro de frenezulejo en Angyalföld. En la sekva jaro li estis false akuzita kaj kondamnita. Post 3 jaroj tio estis nuligita. Poste li ricevis diversajn postenojn, precipe en institutoj. Li profesoriĝis en 1969. Li doktoriĝis en 1980 antaŭ la akademio. Li okupiĝis ekzemple pri maljunaj malsanoj, krome li strebis kontraŭ la alkoholismo. Li ricevis premiojn inter 1954-1985.

Verkaro (elekto) redakti

  • Öregkori pszichiátriai és neurológiai kórképek neuropathológiája. Öregkori ideg- és elmegyógyászati kórképek (1967)
  • Orvosi pszichológia (Kuracista psikologio), (1974)
  • A lassú vírusfertőzések idegrendszeri következményei (1978)
  • Életesemények, reakciók, betegségek (1989)

Fontoj redakti