Izsó Diamant [iĵO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Diamant Izsó estis hungara negocisto, entreprenisto, artokolektisto.

Izsó Diamant
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de februaro 1886(nun 1886-02-25)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Vágújhely
Morto la 12-an de januaro 1945
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ĵurnalistoekonomikisto • negocisto • entreprenisto • kolektisto
vdr

Izsó Diamant[1][2] naskiĝis la  25-an de februaro 1886(nun 1886-02-25) en Vágújhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Izsó Diamant devenis el juda familio. Li frekventis komercan lernejon en Pozono, ekde 1911 li estris fabrikon. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li translokiĝis al Câmpia Turzii (jam en Rumanio), kie li establis fabrikon. Li zorgis ankaŭ pri la laboristoj. La fabriko havis eksterlandajn kontaktojn, tial Diamant ofte vojaĝis en Eŭropo. Tiam li kolektis librojn, pentraĵojn, porcelanojn, sed lia plej signifa kolekto konsistis el ekslibrisoj. Liaj kontribuoj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság kaj Hétfői Hírlap. Li havis edzinon, lia edzino naskis 2 filojn. La plena familio pereis dum la holokaŭsto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti