Izsó Gyöngyi
Izsó Gyöngyi [iĵO djodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyi Izsó estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Perl, lia persona nomvarianto iam estis Izsák [iĵAk]. Lia pli konata filo estis László Gyöngyi.
Izsó Gyöngyi | |
---|---|
![]() Izsó Gyöngyi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Perl Izidor |
Naskiĝo | 28-an de marto 1860 en Miskolc |
Morto | 5-an de decembro 1923 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Infano | László Gyöngyi |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Izidor Perl[1][2] naskiĝis la 28-an de marto 1860 en Miskolc, li mortis la 5-an de decembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Izsó Gyöngyi devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio, en 1876 li komencis sian aktoran karieron en migra teatra kompanio en Simontornya. Komence li estis 3 jarojn korusano, poste aktoro, kantisto (tenoro), bonvivanto, komikisto. Inter 1887-1890 li estis membro de Népszínház, poste kelkfoje ankaŭ kunteatrestro. Inter 1897-1901 li apartenis al Gaja Teatro, iom poste al naciaj teatroj de Budapeŝto kaj Kolozsvár, al Teatro Magyar. Li pensiuliĝis en 1923. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje, li postlasis 3 gefilojn.
Liaj teatraj roloj (elekto) Redakti
- Albert Kövessy: Az új honpolgár – Számi Goldstein
- Aurél Follinus: Náni – Bódi
- Rezső Török: Utazás a föld körül – Passpartout
- de:Carl Millöcker: Szegény Jonathán – Tóbiás Quicly
- Jacques Offenbach:
- Szép Heléna – Agamennon
- Párizsi élet – Frick
- fr:Robert Planquette: A kalózkirály – Gargousse
Lia muta filma rolo Redakti
- Az ezüst kecske (1916) - entreprenisto
Liaj teatraĵoj Redakti
- Irma öröksége (1893)
- Hortobágyi virtus (1894)
- Gyurkovits úr (1898)
Aliaj kontribuoj Redakti
- Jolánka mesél. Elbeszélések serdültebb gyermekek számára (noveloj por junuloj, 1904)
- Színész egy félszázadon át (kvazaŭ membiografia verko, 1922)