János Deák (tornisto)
hungara tornisto
János Deák [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Deák János estis hungara tornisto, staĥanovisto.
János Deák (tornisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1912 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 1977 en Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tornisto |
Biografio redakti
Pri vivo de János Deák plejparte mankas informoj. Dum la frua socialismo li estis lerta tornisto en fabriko en Budapeŝto kaj li partoprenis en la staĥanovista movado. Li ricevis 2 premiojn en 1950 kaj 1951, eĉ en 1952 premion Kossuth. Pri liaj laboroj estis legeblaj laŭdaj artikoloj inter 1948-1953. Baldaŭ li estis levita kaj havis posteneton en la fabriko. En la sekvaj tempoj oni konas preskaŭ nenion pri li.