János Ludvigh

hungara politikisto

János Ludvigh [jAnoŝ ludvig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ludvigh János estis hungara politikisto, parlamentano, ĵurnalisto. Lia filo estis Gyula Ludvigh.

János Ludvigh
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1812 (1812-05-12)
en Spišská Belá
Morto 11-an de julio 1870 (1870-07-11) (58-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Gyula Ludvigh
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

János Ludvigh [1] naskiĝis la 12-an de majo 1812 en Hungara reĝlando en Szepesbéla (nuntempa Spišská Belá en Slovakio). Li mortis la 11-an de julio 1870 en Pest (urbo).

Biografio redakti

János Ludvigh lernis en Késmárk, Eperjes kaj Sárospatak, li iĝis juristo, ĉefnotario kaj ĵurnalisto. Li fondis literaturan societon, kiun la reĝo malpermesis. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis parlamenta deputito, krome li havis ŝtatan postenon. Li kontribuis en Pesti Hirlap. Depost falo de la revolucio li rifuĝis al Bruselo, kie li estis ĵurnalisto, sed li sendis artikolojn ankaŭ al hungaraj gazetoj. En 1869 li hejmenvenis kaj li estis parlamenta deputito, ankaŭ ĵurnalisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szepességi XVI város pragmaticai története (1842, ankaŭ germane)
  • Nouvelle page de l’histoire des Habspourgs (1859)
  • Töröljük el a vallásügyi minisztériumot, mint a haladás akadályát (1868)

Fontoj redakti