János Mészáros (bestokuracisto)

bestkuracisto

János Mészáros [jAnoŝ mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros János estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, membro (korespondanta en 1976, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio [1].

János Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1927 (1927-05-20)
en Nádudvar
Morto 29-an de januaro 2018 (2018-01-29) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo bestokuracistokuracisto
vdr

János Mészáros[1] naskiĝis la 20-an de majo 1927 en Nádudvar, li mortis la 29-an de januaro 2018 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Mészáros akiris bestokuracistan diplomon en 1951. En la sama jaro li edziĝis (baldaŭ li havis 2 gefilojn). Ekde la studjaro de 1951 li estis asistanto apud Rezső Manninger, sed li gvidis ankaŭ laboratorion ĝis 1954. Li atingis la instruan rangon docento en 1956, inter 1957—1959 li estis ankaŭ institutestro pri malsanoj de bestoj. En 1959 li kandidatiĝis, en 1973 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1963 – 1975 li estis katedrestro, inter 1969-1975 li estis vicrektoro. En 1976 li estis nomumita ĉefredaktoro de revuo Acta Veterinaria. Inter 1976-1990 li estis institutestro, kie li kreis vakcinojn por bestoj.

Elektitaj libroj redakti

  • A háziállatok Fertőző betegségei (Epidemiaj malsanoj de la hejmbestoj) - plurfoje verkitaj lernolibroj kun aliaj
  • Krankheiten des Wirtschaftsgeflügels (1992) - kun aliaj
  • Baromfiegészségtan (1963, 1966, 1976) - kun aliaj

Fontoj redakti

Referencoj redakti