Rezső Manninger
Rezső Manninger [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Rezső estis hungara bestkuracisto, pedagogo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1939).
Rezső Manninger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1890 en Sopron |
Morto | 4-an de februaro 1970 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, NVcs-517. fülke |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto universitata instruisto mikrobiologo |
Rezső Manninger [1] naskiĝis la 7-an de julio 1890 en Sopron. Li mortis la 4-an de februaro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRezső Manninger ricevis diplomon en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1912. Li eklaboris en instituto de Ferenc Hutÿra. Post 2 jaroj li doktoriĝis. En 1916 li komencis instrui, ekde 1918 kiel privata profesoro, ekde 1927 kiel katedrestro. En 1940 li estis elektita dekano, en 1948 rektoro en universitato pri agronomio. En 1928 li establis tutlandan instituton pri bestosanitaro kaj gvidis ĝin ĝis 1943. En 1963 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1961, alian premion en 1965.
Verkaro (elekto)
redakti- A szárnyas baromfi fertőző és parazitás betegségei (1931)
- Spezielle Pathologie und Therapie der Haustiere I–II (1938) (Kun Ferenc Hutÿra kaj József Marek)
- A házi emlősök fertőző betegségei (1939)
- Állatorvosi belgyógyászat (1943, ankaŭ france kaj slovake)
- Állatorvosi bakteriológia, immunitástan és általános járványtan (1950)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Sopron
- memormedalo de 1974