János Maróthy (oficiro)

hungara oficiro, politikisto

János Maróthy [jAnoŝ marOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maróthy János estis hungara oficiro, nobela juĝisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marótegyházi és rozsályi [marOtedjhAzi roĵAji], lia filino estis Margit Maróthy.

János Maróthy
János Maróthy en 1849 (pentrita de József Mezey)
János Maróthy en 1849 (pentrita de József Mezey)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1819 (1819-02-05)
en Rozsály
Morto 5-an de aprilo 1887 (1887-04-05) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Margit Maróthy
Okupo
Okupo politikistosoldato
vdr

János Maróthy[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1819 en Rozsály, li mortis la 5-an de aprilo 1887 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Maróthy akiris juran diplomon en jura akademio en Sárospatak, poste li estis gvardiano en Vieno. Li levis la diplomon al advokata diplomo en Vieno, baldaŭ li estis nobela juĝisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la memservantaj oficiroj kaj li batalis en Transilvanio. Fine li estis militkaptito en rango majoro. En 1861 kaj inter 1865–1869 li estis parlamenta deputito. Inter 1867-1883 la familio vivis en Rozsály en la propra bieno, poste en Budapeŝto. Li edziĝis en 1867, lia edzino naskis 2 gefilojn. Li estis entombigita en Rozsály.

Fontoj redakti

Referencoj redakti