János Parti [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Parti János estis hungara kanuisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

János Parti
János Parti
János Parti
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1932 (1932-10-24)
en Budapeŝto
Morto 6-an de marto 1999 (1999-03-06) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándGimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kanuisto • sporta trejnisto
vdr

János Parti[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de marto 1999 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Parti akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1963, juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Li estis uzinestro pri sportboatoj inter 1962-1970, poste li estis memstara boatkreinto ĝis 1977. Li pensiuliĝis en 1988.

Li edziĝis en 1964. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 1960-1996.

Sporta kariero redakti

János Parti estis glacihokeisto, inter 1949-1965 li jam estis kanuisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 19-foje inter 1952-1964 individue aŭ stafete, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1952-1963. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo en la lasta Olimpiko, en la aliaj Olimpikoj kun po unu arĝentaj medaloj individue. En mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje en 1954, 1957, 1959 kaj 1961 same individue. Intertempe li estis trejnisto ekde 1955, post jardekoj li gvidis la hungaran nacian teamon. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1965, tamen poste li estis sportkonsilisto aŭ li havis postenon en la hungara kenua vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti