János Rigó [jAnoŝ rigO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rigó János estis hungara violonisto, orkestrestro. Li vaste estas konata laŭ la karesnomo Rigó Jancsi [janĉi].

János Rigó
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1858 (1858-08-23)
en Pákozd
Morto 3-an de februaro 1927 (1927-02-03) (68-jaraĝa)
en French Hospital
Tombo Kensico Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo violonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
János Rigó en 1905 kun la dua edzino

János Rigó [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1858 en Pákozd, li mortis la 3-an de februaro 1927 en Novjorko.

Biografio

redakti

János Rigó devenis el cigana familio. Li aĝis 5, kiam li komencis violonadi. Post 5 jaroj li jam estis orkestrano en la familia orkestro. Iom poste li muzikadis kun alia cigana orkestro en Székesfehérvár, poste en Kaposvár. Li edziĝis, poste li muzikadis en Budapeŝto, pli poste en pluraj urbegoj de Eŭropo. En 1896 li eksedziĝis kaj edziĝis al eksedziĝinta riĉulino. Poste Jancsi diboĉadis, ĝis la mono elĉerpiĝis. Li vivis plu forlasita kaj forgesita, eĉ mizera.

Memorigiloj

redakti
  • dolĉaĵo nomata "rigójancsi" vaste konata ankaŭ eksterlande
  • hungara-franca filmo Fekete szem éjszakája (1959), kies temo estis la dua edziĝo de Rigó
  • memortabulo en Kaposvár

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti