János Victor

Hungara kalvinana pastro

János Victor [jAnoŝ viktor?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Victor János estis hungara kalvinana pastro, altlerneja instruisto.

János Victor
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1888 (1888-06-04)
en Budapeŝto
Morto 29-an de junio 1954 (1954-06-29) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro • teologo • ĵurnalisto
vdr

János Victor[1] naskiĝis la 4-an de junio 1888 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de junio 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Victor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1906, poste li akiris teologian diplomon en 1910, pli poste li studis filozofion (komprenu: sciencojn) 2 jarojn, fine jaron en Princeton (Nov-Ĵerzejo), kie li denove akiris diplomon. Tiutempe li jam redaktis eklezian gazeton. Ekde 1913 li ekinstruis en Budapeŝto. Li doktoriĝis el filozofio en 1924. Inter 1925-1932 li instruis en Kalvinana Teologia Akademio, inter 1932-1949 li estis pastro en Preĝejo de Hejmenveno, fine li ĝismorte instruis en la akademio. Li havis ankaŭ ekleziajn postenojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az átalakult élet (1912, tradukaĵo)
  • Nemzetünk jövendő hivatása (1915)
  • Lelkidolgok (1923)
  • Térj magadhoz drága Sion (1930)
  • Református eucharistia (1938)
  • Református hiszekegy (1943, 1981)
  • Egyház és egyházalkotmány (1949)

Fontoj redakti

Referencoj redakti