János Wagner (zoologo)
János Wagner [jAnos Vagner], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Wagner János estis hungara zoologo, muzeologo, altlerneja instruisto.
János Wagner (zoologo) | |
---|---|
János Wagner en 1933 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1906 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de oktobro 1948 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Pécs |
Okupo | |
Okupo | zoologo • universitata instruisto • muzeologo |
János Wagner[1] naskiĝis la 22-an de novembro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de oktobro 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Wagner maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj Scienca Universitato Erzsébet. En la lasta li doktoriĝis el biologio en 1928, poste li studvojaĝis, pli poste en 1929 li estis muzeologo de Hungara Nacia Muzeo. Li estis en Vieno 2 jarojn, sed ekde 1931 li estis ankaŭ asistanto en Universitato Erzsébet. Lia habilitiĝo okazis en 1934 en Scienca Universitato István Tisza. Tamen li laboris plu en la muzeo, dum li partoprenis en ekspedicioj. Li okupiĝis precipe pri gastropodoj.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Magyarország Limnaeáiról (1928)
- Magyarország vallomiái (1935)
- A csigák táplálkozás-biológiája (1942)
- A csigák táplálkozása (1944)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM104904 hungarlingva datenaro de muzeo