Jóhann Hafstein
Jóhann Hafstein (Jóhann Henning Hafstein) (19-a de septembro 1915 - 15-a de majo 1980) estis islanda politikisto kaj multfoja ministro. Li estis vicpartiestro de la Sendependecpartio kiam okazis la akcidenta morto de ĉefministro Bjarni Benediktsson kaj iĝis lia posteulo, kaj kiel partiestro kaj kiel ĉefministro.