József Bíró (aktoro, 1932-)
József Bíró [jOĵef bIrO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró József estas hungara aktoro.
József Bíró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1932 (92-jaraĝa) en Mezőkövesd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1954) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Bíró[1][2] naskiĝis la 3-an de junio 1932 en Mezőkövesd.
Biografio
redaktiFamilio de József Bíró estis trude translokigita al Solymár en 1946. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954. Lia ĉefinstruisto estis Magda Olthy. Liaj teatraj stacioj estis Teatro Jókai (Békéscsaba) (1954-1957, 1963-1966), armea teatra trupo (1957-1963), Teatro Déryné (1966-1970). Li apartenis al teatro por infanoj en la ĉefurbo ĝis la emeritiĝo en 1992. Baldaŭe li okupiĝis nur pri verkado de poemoj (pli frue li verkis teatraĵojn). Li edziĝis en 1955.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Philostrat
- Carlo Collodi: Pinokjo - Gepetto
- József Katona: Bánk bán - banuso Simon
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Sándor Bródy: A tanítónő - ĉevalisto
- Sándor Petőfi–Pongrác Kacsóh: János vitéz - 2-a kamparano
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - advokato
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Fehér sereg (1971)
- Padureanca (1987)
- Kínai védelem (1999)
- Fény hull arcodra (2002)
- Végtelen percek (2011)
Liaj televiziaj roloj (elekto)
redakti- A Sipsirica (1980)
- Kisváros (serio, 1999)
- Mátyás, a sosem volt királyfi (2006)
Liaj kontribuoj
redakti- Nem mindennapi szerelem (muzika komedio, 1958)
- Galamb a kalitkában (dramo, 1974)
- Tiétek a dal (1988)
- Maszk nélkül - Álarcban (poemaro, 2007)