József Bachmann
József Bachmann [jOĵef baĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachmann József estis hungara kemiisto, profesoro.
József Bachmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1791 |
Morto | 1-an de januaro 1868 (77-jara) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
József Bachmann [1] naskiĝis en 1791, li mortis en 1868 en Buda.
BiografioRedakti
József Bachmann studis en Akademio de Selmec en 1830, poste li doktoriĝis en Vieno. En 1840 li estis asistanto en la akademio, li partoprenis en esploradoj pri disigoj de oroj, arĝentoj kaj kuproj sen metalurgia prilaborado. En 1845 (aŭ en la sekva jaro) li estis nomumita konsilisto pri minejoj, samtempe akademia ordinara profesoro. Dum la hungara revolucio de 1848 plejparto de la profesoroj ĵuris al la hungara konstitucio, sed Bachmann ne faris tion. Tamen li estis gvidanto de la revolucia akademia taĉmento. Post falo de la revolucio li estis motoro pri la denova instruado, la akademio jam apartenis al la Habsburga Imperio. Inter 1856 kaj 1862 li instruis en akademio de Příbram.
Elektitaj kontribuojRedakti
- Chemische Abbandlung über d Mangan u. Manganoxide (1829)
- A rézércek. Különösen az ugynevezett fakondok nedves utoni próbakémlete. (1841)
FontojRedakti
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 20-a paĝo)
- hungarlingva biografieto
- [2] Arkivigite je 2016-09-17 per la retarkivo Wayback Machine