József Bartha (instruisto)

József Bartha [jOĵef barta], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bartha József estis hungara instruisto, inspektoro, literaturhistoriisto, ordinara membro de Akademio Sankta Stefano (1916).

József Bartha (instruisto)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1866 (1866-12-01)
en Sáta
Morto 10-an de marto 1950 (1950-03-10) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo myocardial disorder • arteriosklerozo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • gimnazia instruisto
vdr
Kovrilpaĝo de libro de Bartha

József Bartha[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1866 en Sáta, li mortis la 10-an de marto 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Bartha maturiĝis en cisterciana gimnazio en Eger, poste li akiris an diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1893-1933 li instruis komence province, poste en la ĉefurbo. Tamen inter 1896-1898 li havis postenon en la Hungara Nacia Muzeo. Li estis ankaŭ pedagogia inspektoro inter 1924–1933, krome li verkis lernolibrojn kaj eseojn. Li forte atakis rondon de Nyugat. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A palóc nyelvjárás (1893)
  • A magyar művelődés története (1901)
  • Stilisztika (kunaŭtoro, 1911; vidu la bildon!)
  • Két nemzedék magyar irodalma 1875–1925 (1926)
  • Az új magyar irodalom kis tükre 1896–1936 (1938)
  • Az Ady-kultusz: magyar öngyilkosság! (kunaŭtoro, 1941)

Fontoj redakti

Referencoj redakti