József BOR [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bor József estis hungara reĝisoro, teatrestro. Lia edzino estis Ibolya Baranyai ekde 1974.

József Bor [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1939 en Orosháza, li mortis la 1-an de majo 2013 en Győr?.

Biografio redakti

József Bor jam dum la lernejaj jaroj havis infanajn rolojn. Li estis subreĝisoro inter 1958-1963 en Teatro Jókai (Békéscsaba), poste jam reĝisoro en Teatro Szigligeti (Szolnok) (1963-1978). Li estis muzika frakciestro en Nacia Teatro (Győr) inter 1978-1992, samloke li estis ankaŭ teatrestro inter 1983-1992. Tiutempe en 1982 li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Depost 1992 li reĝisoradis en pluraj teatroj, lastfoje en 2008. Li reĝisoradis precipe muzikajn teatraĵojn, operojn, operetojn, muzikalojn. Li ricevis premiojn inter 1973-1992. Li havas la titolon "eterna membro de Nacia Teatro Győr".

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti