József Darányi
József Darányi [jOĵef darAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darányi József estis hungara bestokuracisto, atleto (globoĵetisto, diskoĵetisto), olimpiano. Lia familia nomvarianto estis Darany.
József Darányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1905 en Devecser |
Morto | 23-an de decembro 1990 (85-jaraĝa) en Veresegyház |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | shot putter • bestokuracisto |
József Darányi[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1905 en Devecser, li mortis la 23-an de decembro 1990 en Veresegyház.
Biografio redakti
József Darányi frekventis gimnaziojn en Tata (Hungario), poste en Pápa. Li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1928, poste li estis bestokuracisto en Veresegyház.
Sporta kariero redakti
Li estis atleto en Pápa inter 1921-1923, poste en Budapeŝto. Li partoprenis en la Somera Olimpiko 1928, Somera Olimpiko 1932 kaj Somera Olimpiko 1936, inter 1925-1941. Li estis membro de la nacia teamo en 36 okazoj. Li tenis trifoje la mondan rekordon en dumana globoĵeto kaj dekfoje la hungaran rekordon.
Elektitaj sportaj rezultoj redakti
- 7-a kaj 8-a lokoj en olimpikoj en globoĵetado
- Atletika Eŭropa Ĉampioneco 6-a loko en globoĵetado (1934)
- Universiado; 1930; bronzo; globoĵetado
- Universiado; 1930; bronzo; diskoĵetado
Elektitaj kontribuoj redakti
- Az összehasonlító élet- és kórtan (1931)
Memorigiloj redakti
- urba premio de Veresegyház portas la nomon Darányi József ekde 2005