József Hajnóczy [jOĵef hajnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnóczy József estis hungara juristo, vicdepartementestro, politikisto, framasono [1].

József Hajnóczy

József Hajnóczy
Persona informo
Naskonomo Hajnóczy József
Naskiĝo la  3-an de majo 1750(nun 1750-05-03)
en Hungario Modor (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de majo 1795
en Hungario Buda (Hungara reĝlando)
Mortokialo senkapigo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanafrancalatinaslovakaangla
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Hajnóczy
Okupo
Okupo juristoverkistotradukisto
vdr

József Hajnóczy [2] naskiĝis la 3-an de majo 1750 en Modor (nuntempa Modra en Slovakio), li mortis la 20-an de majo 1795 en Buda.

Strato pri József Hajnóczy

Biografio redakti

József Hajnóczy akiris juran diplomon en luterana altlernejo en 1771. Pro la reformata kredo (eĉ li ne estis nobelo) li ne rajtis esti politikisto, tial li estis persona sekretario de Miklós Forgách, ekde 1779 de grafo Ferenc Széchényi. En 1783 li akompanis la grafon al Zagrebo. En 1786 li estis nomumita subdepartementestro kun titolo reĝa konsilisto. En la sama jaro li edziĝis, sed post 2 jaroj li vidviĝis. En 1790 li estis forigita el la posteno, ĉar li ne estis nobelo. Li estis advokato kaj li konatiĝis kun Ignác Martinovics. En 1792 li akiris ŝtatan postenon en Buda, en la sekvaj jaroj li aliĝis al sekreta komploto de Martinovics. Li sekreta polico malkovris la komploton kaj li estis kondamnita je morto. Li estis tiu, kiu tiutempe volis burĝan ŝtaton, kiel faris la francaj jakobenoj.

 
Memortabulo pri József Hajnóczy

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Politisch-kirchliches Manch-Hermaeon von den Reformen Kayser Josephs überhaupt vorzüglich in Ungarn... (1790)
  • Extractus legum de statu ecclesiastico catholico in regno Hungariae latarum (1792)
  • A magyar jakobinusok iratai (kolektaĵo, 1952–57)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti