József János Nemetz

József János Nemetz [jOĵef jAnoŝ nemec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemetz József János estis hungara fizikisto, inventisto, profesoro.

József János Nemetz [1] Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1753? en Buda?. Li mortis la 6-an de novembro 1808 en Debrecen.

Biografio redakti

József János Nemetz frekventis jezuitan gimnazion, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Buda. Inter 1784-1788 kaj 1795-1805 li instruis en la menciita universitato, kiu jam prenis la novan nomon Reĝa Universitato de Pest kaj li instruis ankaŭ en la alia universitato Institutum Geometricum. En la intervalo 1788-1795 li laboris en diversaj bienoj, kie li okupiĝis pri inventado de diversaj maŝinoj. En 1805 li emeritiĝis, ĉar li havis konflikton kun alia profesoro Keresztély János Horváth. Li havis 67 inventaĵojn (vinpremilo, diversaj mueliloj, draŝ-maŝino, aŭtomata pordo, pafilo (1790), lampo kun aŭtomata (elektra) ŝaltilo, fajrobrigada ŝprucigilo (1807), falĉmaŝino, segmaŝino).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vorrath neuer Beyträge zur Physik, Oekonomie, Mechanik und Technologie… (1784)
  • Vorläufige Beschreibung einer elektrischen Lampe… (1801)

Fontoj redakti