Keresztély János Horváth

Keresztély János Horváth [kerestEj jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Keresztély János estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, abato.

Libro de Keresztély János Horváth

Keresztély János Horváth [1] naskiĝis la 13-an de julio 1732 en Kőszeg (laŭ alia informo en Esztergom). Li mortis la 20-an de oktobro 1799 en Buda.

Biografio

redakti

Keresztély János Horváth studis filozofion (komprenu sciencojn) en Reĝa Universitato de Nagyszombat, en 1751 li aliĝis al la jezuitoj. Post 4 jaroj li revenis por lerni teologion. Post siaj studoj ekde 1769 li instruis en la universitato logikon kaj metafizikon, post jaroj fizikon. Ekde 1773 li estis pastro, ĉar la ordeno estis malpermesita. Post translokiĝo de la universitato al Pest-Buda (hodiaŭ Budapeŝto) li instruis en Institutum Geometricum, kiu estis filio de la universitato. En la studjaro de 1784 li estis rektoro [2]. En 1792 li pensiuliĝis, sed li estis nomumita abato.

 
Libro de Keresztély János Horváth

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Panegyricus Immaculatae Virgini (1760)
  • Institutionis logicae, quas in usum auditorum philosophiae conscripsit… (1767, 1771, 1773, 1781, 1795, 1797, 1799, 1809, 1813)
  • Physica generalis quam in usum auditorum philosophiae conscripsit (1767, 1770, 1772, 1774, 1776, 1782)
  • Institutiones physicae particularis in usum anditorum philosophiae (1770, 1772, 1774, 1777, 1782)
  • Elementa matheseos, philosophiae auditorum usibus accommodata (1772–73, 1781, 1782)
  • Praelectionum mechanicarum partes III (1782–84)
  • Elementa physicae, opus novis elaboratum curis, et a prioribus editionibus diversum (1790, 1792, 1793, 1799, 1807, 1819)
  • Declaratio infirmitatis fundamentorum operis Kantiani: Kritik der reinen Vernunft (1797)

Fontoj

redakti