József Képessy (aktoro)
József Képessy [jOĵef kEpeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Képessy József estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
József Képessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1916 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de julio 1990 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro |
József Képessy[1] naskiĝis la 27-an de septembro 1916 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de julio 1990 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Képessy akiris pedagogian diplomon en sia naskiĝurbo en 1938, ankaŭ aktoran diplomon en Aktora Akademio helpe de Margit Makay. Li estis soldato 4 jarojn dum la 2-a mondmilito, poste li instruis lernojaron. Inter 1946–1949 li apartenis al teatra trupo de Zoltán Várkonyi, poste li havis voĉrolojn en Hungara Radio, sed kelkfoje li estis ankaŭ reĝisoro. Inter 1968 kaj 1982 li estis aktoro en filma produktejo, poste li pensiuliĝis.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Luigi Pirandello: Az ember, az állat és az erény - matroso
- Jean Giraudoux: Trójában nem lesz háború - Ajax
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Mágnás Miska (1949)
- Erkel (1952)
- Éjfélkor (1957)
- Nyár a hegyen (1967)
- Ballagó idő (1976)
Elektitaj televiziaj roloj redakti
- A Tenkes kapitánya 1-13. (1963)
- A fekete város 1-7. (1971)
- A sipsirica (1980)
- Szomszédok (serio, 1990)
Voĉaj roloj redakti
- Li estis hungara voĉo ekzemple de Heinz Erhardt, Jean Gabin, Peter Ustinov.