József Kovács (kirurgo)
József Kovács [jOĵef kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács József estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis erdőtelki.
József Kovács | |
---|---|
József Kovács 1874 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1832 en Tengelic |
Morto | 6-an de aŭgusto 1897 (65-jaraĝa) en Erdőtelek |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ginekologo • kirurgo • lernolibroverkisto |
József Kovács [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1832 en Tengelic. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1897 en Erdőtelek.
Biografio redakti
József Kovács frekventis bazlernejon en Dunaföldvár, mezlernejon en Kalocsa, kion li interrompis, ĉar li partoprenis en Hungara revolucio de 1848, poste li lernis en piarista gimnazio en Pest (urbo). Li akiris kuracistan diplomon en Vieno, poste kirurgian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1859. Dum la studentaj jaroj li flegadis ĝismorte Mihály Vörösmarty. Post siaj studoj li laboris apud János Balassa. En 1862 li estis nomumita privata profesoro, en 1870 publika ordinara profesoro en la kirurgia kliniko. Li estis elektita rektoro en la studjaro 1874. Li estis konata, kiel majstro de la skalpelo. Li ricevis plurfoje premiojn, krome li ricevis la titolon ministeria konsilisto.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Gégelégcsőnyitás hártyás torokgyiknál. Laryngotrocheotomia in angina crouposa membranacea. (1863)
- Egyetemi alkotmányok (1875) - memorparolado
- Sebészeti kóroda épülete (1883) - priskribo de kirurgia kliniko
- A hugykövekről (1883) - prelego
- Gyakorlati sebészet (Praktika kirurgio), (1890)