József Mártonfi

hungara katolika sacerdoto

MÁRTONFI József estis hungara katolika episkopo de Transilvanio, eklezia verkisto naskita en Csíkszentkirály la 15-an de januaro 1746 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 3-an de marto 1815.

József Mártonfi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1746 (1746-01-15)
en Sâncrăieni
Morto 3-an de marto 1815 (1815-03-03) (69-jaraĝa)
en Alba Iulia
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo monaĥoverkisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Episkopo de Transilvanio
Dum de 1799
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

József Mártonfi estis instruisto en Vieno, Buda kaj Koloĵvaro. Ekde 1779 li estis la ĉefdirektoro de la katolika altlernejo de Transilvanujo, ekde 1788 kanoniko, ekde 1793 titolita episkopo, ekde 1799 episkopo de Transilvanujo. Li ellaboris novan regularon por gimanzioj en Transilvanujo, kiun ankaŭ la imperistro Jozefo la 2-a aprobis (Norma Regia, 1781). Inter liaj reformceloj troviĝas ankaŭ afero de pensio por pastroj. Parton el sia havaĵo li lasis por pensifondo de pastroj. Li estis la subteninto de literaturo, de sciencistoj, interalie de Miklós Révai.

Verkoj redakti

Li verkis poemojn. Postrestis pluraj teatraĵoj de li manuskripte (Buda deák, 3 akta; Nádasdi deák, 3 akta; Mathias Corvinus deák, 7 scenetoj; Hypocrita deák, 9 scenetoj; Salamon magyar király, 4 scenetoj en heksameteroj).

Fonto redakti