József Nagy (kanoniko)

József Nagy [jOĵef nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy József estis hungara pastro, kanoniko, preposto, abato.

József Nagy [1] naskiĝis en marto de 1753 en Szentgyörgyvár. Li mortis la 10-an de januaro 1810 en Szombathely.

Biografio redakti

József Nagy frekventis mezlernejojn en Kőszeg kaj Győr. Li pastriĝis en 1776. Komence li instruis, poste li estis episkopa notario, en 1777 episkopa sekretario. En 1790 li iĝis kanoniko, krome li gvidis seminarion. Tiutempe li estis ankaŭ fama oratoro, krome li estis amiko de Aleksandro Kisfaludy kaj la ceteraj patriotoj. En 1790 kaj 1792 li estis parlamenta deputito. Liaj baldaŭaj titoloj estis abato en 1800, ĉefpreposto en 1804.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Karácsonnapi beszéd, melly Szombathelyen mondatott 1797.
  • Oratio quam in solemnibus exequiis emin. ac rev. dni Francisci S. R. I. comitis Hrzan de Harras... (1804)
  • Leteroj al Ferenc Kazinczy (1806)

Fontoj redakti