József Tigyi
hungara kuracisto
József Tigyi [jOĵef tidji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tigyi József estis hungara kuracisto, biofizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1967, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio.
József Tigyi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 19-an de marto 1926 en Kaposvár, li mortis la 19-an de marto 2016 en Pécs.
Biografio
redaktiJózsef Tigyi frekventis universitaton en Pécs inter 1944-1950, poste li eklaboris samloke en biofizika instituto. Li doktoriĝis en 1964 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1971. Inter 1971-1993 li estis katedrestro, inter 1973-1979 li estis rektoro. Li okupiĝis precipe pri la muskoloj. Li partoprenis eĉ en laboro de WHO. Li ricevis premiojn inter 1961-2006.
Verkaro (elekto)
redakti- Bindungszustand des Wassers und der Elektrolyts im Muskel (1950)
- The Effect of 15 MeV Electron Rays on the Activity and Excitability of the Isolated Frog Heart (1962)
- A radioaktív izotópok alkalmazása a kísérletes orvostudományban (1965)
- Spin-label Compounds in Biological Researches (1976)
- Education of Biophysics I–II. (1982, 1990)
- Local Anaesthetics Inhibit Receptors Coupled to Phosphoionisitide Signaling in Xenopus Ooctyes (1997)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2008-01-18 per la retarkivo Wayback Machine