József Vecsei
József Vecsei [jOĵef veĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vecsei József aŭ Vecsey József estis hungara filozofo, profesoro, membro (korespondanta en 1839) de Hungara Scienca Akademio.
József Vecsei [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1800 en Debrecen. Li mortis la 11-an de septembro 1855 en Debrecen.
Biografio redakti
József Vecsei lernis en sia naskiĝurbo, sed en la studjaro 1828 li plulernis en Göttingen. Hejmenveninta li estis vicpastroen Debrecen, poste en Báránd jam kiel pastro, fine li revenis al sia naskiĝurbo por esti pastro. En 1836 li ekinstruis filozofion en la altlernejo. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Versek… (1823) - poemaro
- A philosophiának jóltevő befolyása… (1836)
- A hazai törvények tanítója fontos hivatása… (1839)