Báránd
Báránd [bArAnd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Püspökladány. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 2700
- Poŝtkodo: 4161
- Telefonprefikso: 54
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Oradea, Kaba kaj Püspökladány estas proksime.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en la 13-a jarcento. La fervojo fine de la 19-a jarcento portis prosperon. Tiutempe Báránd estis grandvilaĝo. La vilaĝdomo konstruiĝis en 1910. Dum la socialismo kolĥozo pri Nova Vivo funkciis.
Vilaĝservoj estas kuracejo, dentokuracejo, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, vilaĝdomo, familihelpa centro.
Vidindaĵoj estas barokaj preĝejoj katolika kaj kalvinana.
Famuloj
redaktiEn Báránd naskiĝis: