Iván Balassa

etnografo, muzeologo kaj kulturhistoriisto

Iván Balassa [balaŝa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balassa Iván estis hungara etnografo, muzeologo. Lia malofta pseŭdonimo estis Szentirmay Zoltán. Li havis membrecon en la sveda kaj dana akademioj.

Iván Balassa
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1917 (1917-10-05)
en Báránd
Morto 1-an de novembro 2002 (2002-11-01) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo etnografo • muzeologo • kulturhistoriisto
vdr

Iván Balassa[1] naskiĝis la  5-an de oktobro 1917(nun 1917-10-05) en Báránd, li mortis la 1-an de novembro 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Balassa maturiĝis en kalvinana gimnazio en Debrecen en 1936, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1940. Post la diplomo li praktikadis jaron, poste li estis muzeologo en tiam hungara urbo Sepsiszentgyörgy, ekde 1944 en Budapeŝto. Post altaj postenoj li estis muzeestro en Sárospatak inter 1956-1961, poste li havis postenon en ministerio, inter 1966–1983 li estis vicmuzeestro en alia ĉefurba muzeo. Intertempe li kandidatiĝis en 1956, li doktoriĝis en 1966 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome en Scienca Universitato Loránd Eötvös li akiris muzeologian diplomon en 1967, post jaro li doktoriĝis samloke. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1962-1997.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A debreceni cívis földművelés munkamenete és műszókincse (1940)
  • Magyar néprajz (mezlerneja lernolibro, 1947)
  • Földosztó mozgalom a Bodrogközben 1898-ban (1956)
  • Vezető a sárospataki várban (1960)
  • Az eke és a szántás története Magyarországon (1973)
  • Az aratómunkások Magyarországon (1985)
  • Báránd Község Története és Néprajza (monografio)

Fontoj redakti

Referencoj redakti