József Verő (terfizikisto)

József Verő [jOĵef verO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verő József estas hungara geofizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1995, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis samnoma József Verő (inĝeniero).

József Verő [1] naskiĝis la 23-an de julio 1933 en Sopron.

Biografio redakti

József Verő frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1951-1956. Post la diplomo unue li laboris en Mecsek kiel uranioserĉanto, poste li revenis al Sopron al geofizika instituto. En 1958 li edziĝis baldaŭe havanta filinon. Li ankaŭ instruis en la universitato inter 1991-2003. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1966, li doktoriĝis en 1974 antaŭ la akademio. Li redaktis fakrevuon Acta Geodetica és Geophysica inter 1996-2008. Li pensiuliĝis en 2003. Li okupiĝis precipe pri la magnetaj ondoj venintaj el la universo. Li ricevis 4 premiojn inter 1962-2004.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Geomagnetic Pulsations and Parameters of the Interplanetary Medium (1980)
  • Hullámok a bolygóközi térből, vagy csak a magnetoszférából? (1996)
  • Geomágneses pulzációk az 1999. augusztus 11-i teljes napfogyatkozás után (2002)

Fontoj redakti