József Verő (inĝeniero)

József Verő [jOĵef verO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verő József estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1947, ordinara en 1949) de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis József Verő (terfizikisto).

József Verő
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1904 (1904-01-26)
en Sopron
Morto 21-an de majo 1985 (1985-05-21) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

József Verő [1] Arkivigite je 2014-03-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de januaro 1904 en Sopron. Li mortis la 21-an de majo 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Verő akiris metalurgian diplomon en sia naskiĝurbo en la altlernejo en 1926, poste samloke li estis vicprofesoro. En la sekva jaro li plulernis en Berlino. Hejmenveninta li daŭris la instruadon, krome li ankaŭ esploris diversajn metalojn. En 1943 li iĝis katedrestro, en 1947 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En 1949 li estis dekano en Sopron. En 1952 li translokiĝis al Miskolc, kie li estis same katedrestro ĝis 1968 en la nove fondita universitato. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1958, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Metallográfia (1942)
  • Vas- és fémipari anyagvizsgálat (1951)
  • Fémtan (1969)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti