József Wenczl
József Wenczl [jOĵef vencl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wenczl József estis hungara popoldancisto, koreografo, laboristo.
József Wenczl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1945 en Pilisvörösvár |
Morto | 26-an de oktobro 2014 (69-jaraĝa) en Pilisvörösvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ho Si Minh Tanárképző Főiskola. Budapesti Kihelyezett Tagozat (en) (–1983) |
Okupo | |
Okupo | koreografo dancisto |
József Wenczl[1] naskiĝis la 8-an de majo 1945 en Pilisvörösvár, li mortis la 26-an de oktobro 2014 en Pilisvörösvár.
Biografio
redaktiJózsef Wenczl devenis el ŝvaba familio. Li estis laboristo en fabriko en Budapeŝto inter 1962-1983. Libertempe li estis aktiva popoldancisto en la loka germana muzika ensemblo. Li akiris kulturistan diplomon en 1983 en altlernejo en Budapeŝto, poste li ricevis postenon en kulturdomo de Pilisvörösvár, kie li laboris ĝis 2008. En la lastaj jaroj li estis kulturdomestro. Paŝo post paŝo li ne nur dancis, sed li kreis ankaŭ koreografiaĵojn, eĉ en aliaj komunumoj li kolektis germanajn dancojn. Li ricevis premiojn ekde 1978, la lastan postmorte.
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
redakti- Akazien polka
- Aufmarsch
- Dorffest
- Donau polka
- Glückliches Wiederseh’n
- In Schwung
- Schwabenfest
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Pilisvörösvár (2017)