Józsefné Nagy (Jolán Szarka)

hungara politikistino

Józsefné Nagy [jOĵefnE nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Józsefné estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo. Ŝia origina nomo ĝis la geedziĝo estis Szarka Jolán, poste ŝi uzis laŭ la tiama kutimo la edzan nomformon.

Józsefné Nagy
Persona informo
Naskonomo Szarka Jolán
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1921 (1921-08-14)
en Nagysimonyi
Morto 2-an de novembro 1999 (1999-11-02) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista PartioPartio de Hungaraj Laboristoj • Komunista Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo politikisto • teksumisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józsefné Nagy [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1921 en Nagysimonyi. Ŝi mortis la 2-an de novembro 1999 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Józsefné Nagy frekventis bazlernejon, poste ŝi estis simpla laboristo. En 1945 ŝi aliĝis al la komunistoj kaj frekventis trimonatan partian lernejon. Ŝi ricevis partiajn taskojn, krome ŝi laboris kiel teksaĵisto. En 1949 ŝi gvidis jam uzinon pri teksaĵoj en Óbuda. En la sekva jaro ŝi ekhavis postenon en la ministerio, en 1950 ŝi estis subministro, en 1955 ministro pri malpeza ministro. En la fruaj 1950-aj jaroj ŝi frekventis partian altlernejon, poste universitaton, kie ŝi akiris ekonomian diplomon. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 ŝi aliĝis al stabo de János Kádár kaj ĝis 1971 ŝi denove estis ministro. Ŝi estis parlamenta deputito inter 1957-1975, krome ŝi havis diversajn signifajn partiajn postenojn.

Fontoj redakti