Júlia Szegő
SZEGŐ Júlia (segeo) estis rumanuja hungara kantistino, muzikpedagogino, folkloristino, verkistino. Ŝi naskiĝis en Beregszász la 19-an de aprilo 1893 kaj mortis en Kluĵo la 7-an de novembro 1987. Ŝi estis la pli juna fratino de Ferenc Dobó kaj la patrino de tradukisto György Szegő.
Júlia Szegő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1893 en Berehove |
Morto | 7-an de novembro 1987 (94-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd ![]() |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Ferenc Dobó ![]() |
Infano | György Szegő ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto ![]() |
Biografio
redaktiJúlia Szegő pristudis en Kluĵo sociologion, psikologion, etnografion. Ekde 1945 ŝi instruis en la muzikakademio de Kluĵo, ŝi estis iomtempe ankaŭ ties direktorino. Ekde 1949 ŝi estis gvidantino de filio de Kluĵo de Folklorinstituto. Ŝi kolektis muzikfolkloron en Transilvanujo kaj Moldavio (Rumanio).
Verkoj
redakti- Moldvai csángó népdalok (kun József Faragó kaj János Jagamas, Bukarest, 1954);
- Bartók Béla, a népdalkutató (Bukarest, 1956);
- Kötöttem bokrétát (150 hungaraj popolkantoj, parte propra kolektoĵo, Bukarest, 1958);
- Bartók Béla élete (Bukarest, 1964);
- Embernek maradni, biografia romano pri Béla Bartók, (Bukarest, 1965);
- A két Mozart hétköznapjai (vivhistorio kun dokumentoj, Bp.-Bukarest, 1980);
- Ismeretlen moldvai nótafák (Bp., 1988).