Ĝermolisto de novzelandaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el J. Whtte)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Rita AAGAARD (naskiĝis en 1911 kaj mortis en 1994), delegitino en Aŭklando, mortis la 30-an de septembro. Ŝi instruis kaj aktivis en la loka klubo dum 34 jaroj kaj funkciis kiel ekzamenisto de la brita kaj nov-zelanda Esperanto-asocioj.

William Rupert (Bill) ALDRIDGE (naskiĝis la 24-a julion 1946 en Hamilton, mortis la 14-a januaro 202 en Wellington), nomita Vilĉjo, estis novzelanda esperantisto kaj instruisto pri la germana lingvo en mezlernejo. Li estis aktiva en la Esperanto-Rondo de Wellington, kaj estris ĝin de 1989 ĝis 2021. Ekde 1975 li estis ĉefo de la Traduka Servo de la ministerio pri enlandaj aferoj. Li lernis Esperanton en la fruaj 1970-aj jaroj. Lia praavo George Aldridge estis la unua prezidanto de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio en la 1900-aj jaroj. Tio ŝajne inspiris Vilĉjon lerni Esperanton. Li fojfoje uzis kontaktojn kun alilandaj esperantistoj por akiri informon por tradukoj pri diversaj temoj. Post kelkaj jaroj li kreis propran kompanion en Wellington por provizi tradukaĵojn al kompanioj. En 1985, la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) decidis prezenti proponon al la registaro de Nov-Zelando. Vilĉjo verkis la proponon kun la titolo “Esperanto in Peace Education” (Esperanto en pacedukado), kaj li, profesoro Cyril John Adcock kaj Donald Rogers, la tiama prezidanto de NZEA, iris al la novzelanda parlamentejo por prezenti la proponon al ministro Richard Prebble kaj diskutis ĝin kun li. La registaro ne agis laŭ nia propono. En 1986 NZEA honorigis Vilĉjon Aldridge per la titolo "Fratulo de NZEA" pro lia sperto kaj kompetento pri Esperanto.

Ekstera ligilo


Brendon CLARK (1904—1956) estis esperantlingva poeto kiu strebis naturan parolstilon en siaj poemoj.

Lewis Edmund DUST (mortis la 17-an de decembro 1966 en Hamilton, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantisto, iama prezidanto de NZEA, ĉefdelegito de UEA (1934-1941), membro de UEA depost 1911.

William L. Edmanson (naskiĝis probable en 1861; mortis la 5-a de aprilo 1942) estis honora prezidanto de la Esperanto-klubo Wellington, kaj tri jarojn prezidanto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.

W. F. HARRIS (1903-1996) estis novzelanda esperantisto en Whatakae. Li estis dumviva membro de UEA kaj multjara delegito pri geologio kaj katolikismo.

Nelson HILL (naskiĝis en 1912 - mortis la 3-an de januaro 1994 en Velingtono, Nov-Zelando) estis multjara membro kaj delegito de UEA, fondinto de Esperanto-klubo en sia urbo kaj Cseh-metoda instruisto.

Sylvia HILL naskiĝis en 1912, fakdelegitino de UEA, inform-oficisto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, mortis en Aŭklando la 5-an de oktobro 1994.

Walter Thomas MAY (mortis en 1966) estis estrarano de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, delegito kaj faka delegito de UEA.

Charles Parker (mortis la 28-an de marto 1927 ĉe insuloj Kermadec) estis novzelanda esperantisto. Li propagandis Esperanton ĉe la Labora Partio en Novzelando[1].

  1. La Brita Esperantisto - Numero 269, Aŭgusto (1927)

Georgo Leo PIVAC (naskiĝis 1906, mortis la 26-an de junio 1970) estis jugoslav-devena novzelanda esperantisto, delegito de UEA. Li mortis dum vizito en sia naskiĝlando.

Ross G. ROBBINS (1919-1997) estis novzelanda esperantisto, dumviva membro, kiu vicprezidis (1953) Nov-Zelandan kaj prezidis (1462-63) Aŭstralian Esperanto-Asocion, mortis la 1-an de julio en Cleveland (Aŭstralio).

Donald ROGERS estis novzelanda esperantisto kaj sciencisto kun fokuso pri ĥemio, kiu eklernis Esperanton en 1978. Li plurajn jarojn estis la prezidanto de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA), interalie en 1985, kiam la asocio decidis prezenti proponon al la registaro de Nov-Zelando. Bill Aldridge verkis la proponon kun la titolo “Esperanto in Peace Education” (Esperanto en pacedukado), kaj Donald Rogers, profesoro Cyril John Adcock kaj Bill Aldridge iris al la novzelanda parlamentejo por prezenti la proponon al ministro Richard Prebble kaj diskutis ĝin kun li.[1] La registaro ne agis laŭ la esperantista propono, sed la kampanjo tamen estis kuraĝa, memfida signalo al la novzelanda socio. En 1993 en Usono publikiĝis lia Kemia kaj scienc-teknika vortaro, trilingva fakvortaro en la lingvoj Esperanto, angla kaj germana, kiun li aŭtoris kune kun la usona kolego Doug Portmann. Ekde januaro 2007 Donald Rogers krome kontribuas al la Vikipedio en Esperanto.

En Esperanto aperis

Referencoj

  1. ampleksa prezento de li pri Bill Aldridge en la revuo Esperanto sub la Suda Kruco, eldono 150, junio 2023, paĝoj 17 ĝis 18 kun mencio de la porregistara propono de 1985 (esperante)

Roderick Ross (naskiĝis 1869? en Feilding[1], mortis la 15-an de januaro 1934) estis esperantisto, kiu gvidis kursojn en Novzelando dum la unua duono de 20-a jarcento.

Philip SUNDE (1891 - mortis komence de oktobro 1992 en la aĝo de 101 jaroj) estis dumviva UEA-membro kaj longtempe delegito en Oratia en la metropola areo de okcidenta Aŭklando en Nov-Zelando.

Walter Kirkpatrick Thompson estis novzelanda Esperantisto, kiu mortis en 1979. Li skribis rakontojn kiuj aperis en la organo de Novzelanda Esperanto-Asocio.

Francis Alfred TOCKER (naskiĝis 1895, mortis la 27-an de julio 1971 estis deligito de UEA por Whangārei (maorie Whangārei-Terenga-Parāoa), la plej granda loĝloko de la Nordia Regiono de Nov-Zelando. Li longe laboris kiel Esperanto-instruisto.

Edmund Webber (naskiĝis 1848?; mortis la 13-an de aŭgusto 1938) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Invercargill, kies Esperanto-klubo li estis estrarano.

S-ino J. White (mortis en 1991 en Wellington, Novzelando) instruisto, estis dumviva membro de UEA.

S. White

redakti

S. White estis pioniro de Esperanto en Nov-Zelando. En 1906 laŭ lia iniciato kreiĝis la Novzelanda Esperantista Societo[2] kiu poste iĝis la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA).

Jeannie WILSON (1895-1996), la plej aĝa dumviva membro de UEA, delegito pri edukado kaj kvakerismo ĝis 1992, mortis en marto, en Wanganui (Nov-Zelando).

Arturo G. WILTSHIRE (naskiĝis en 1892 - mortis la 31-an de aŭgusto 1974 en aĝo de 82 jaroj) estis vic-ĉefdelegito de UEA en Nov-Zelando.

Dum sia multjara aktiveco en la Esperanto-movado li estis kasisto de NZEA, honora membro de la loka klubo en Auckland (☆ la kluba retejo) kaj delegito de UEA.

Lila WILTSHIRE (naskiĝis en 1898; mortis la 9-an de oktobro 1973 en Auckland, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantistino, fakdelegito kaj malnova membro de UEA. Sinjorino Wiltshire, edzino de la vicĉefdelegito de UEA en Nov-Zelando, estis tre aktiva membro de la Esperanto-movado en sia lando.

Referencoj

redakti
  1. La Brita Esperantisto - Numero 348, Aprilo (1934)
  2. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N. 06, p. 128. Jun-jul 1906