Ĝermolisto de novzelandaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Jeannie Wilson)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Rita Aagaard redakti

Rita AAGAARD (naskiĝis en 1911 kaj mortis en 1994), delegitino en Aŭklando, mortis la 30-an de septembro. Ŝi instruis kaj aktivis en la loka klubo dum 34 jaroj kaj funkciis kiel ekzamenisto de la brita kaj nov-zelanda Esperanto-asocioj.


C redakti

Brendon Clark redakti

Brendon CLARK (1904—1956) estis esperantlingva poeto kiu strebis naturan parolstilon en siaj poemoj.

D redakti

Lewis Edmund Dust redakti

Lewis Edmund DUST (mortis la 17-an de decembro 1966 en Hamilton, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantisto, iama prezidanto de NZEA, ĉefdelegito de UEA (1934-1941), membro de UEA depost 1911.

H redakti

W. F. Harris redakti

W. F. HARRIS (1903-1996) estis novzelanda esperantisto en en Whatakae. Li estis dumviva membro de UEA kaj multjara delegito pri geologio kaj katolikismo.

Nelson Hill redakti

Nelson HILL (naskiĝis en 1912 - mortis la 3-an de januaro 1994 en Velingtono, Nov-Zelando) estis multjara membro kaj delegito de UEA, fondinto de Esperanto-klubo en sia urbo kaj Cseh-metoda instruisto.

Sylvia Hill redakti

Sylvia HILL naskiĝis en 1912, fakdelegitino de UEA, inform-oficisto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, mortis en Aŭklando la 5-an de oktobro 1994.

M redakti

Walter Thomas May redakti

Walter Thomas MAY (mortis en 1966) estis estrarano de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, delegito kaj faka delegito de UEA.

P redakti

Georgo Leo Pivac redakti

Georgo Leo PIVAC (naskiĝis 1906, mortis la 26-an de junio 1970) estis jugoslav-devena novzelanda esperantisto, delegito de UEA. Li mortis dum vizito en sia naskiĝlando.

R redakti

Ross G. Robbins redakti

Ross G. ROBBINS (1919-1997) estis novzelanda esperantisto, dumviva membro, kiu vicprezidis (1953) Nov-Zelandan kaj prezidis (1462-63) Aŭstralian Esperanto-Asocion, mortis la 1-an de julio en Cleveland (Aŭstralio).

S redakti

Philip Sunde redakti

Philip SUNDE (1891 - mortis komence de oktobro 1992 en la aĝo de 101 jaroj) estis dumviva UEA-membro kaj longtempe delegito en Oratia (Nov-Zelando.

T redakti

Walter K. Thompson redakti

Walter Kirkpatrick Thompson estis novzelanda Esperantisto, kiu mortis en 1979. Li skribis rakontojn kiuj aperis en la organo de Novzelanda Esperanto-Asocio.

Francis Alfred Tocker redakti

Francis Alfred TOCKER (naskiĝis 1895, mortis la 27-an de julio 1971 estis deligito de UEA por Whangarei (Nov-Zelando). Li longe laboris kiel Esperanto-instruisto.

W redakti

J. WHITE redakti

S-ino J. White (mortis en 1991 en Wellington, Novzelando) estis dumviva membro de UEA.

S. White redakti

S. White estis pioniro de Esperanto en Nov-Zelando. En 1906 laŭ lia iniciato kreiiĝis la Novzelanda Esperantista Societo[1]

Jeannie Wilson redakti

Jeannie WILSON (1895-1996), la plej aĝa dumviva membro de UEA, delegito pri edukado kaj kvakerismo ĝis 1992, mortis en marto, en Wanganui (Nov-Zelando).

Arturo Wiltshire redakti

Arturo G. WILTSHIRE (naskiĝis en 1892 - mortis la 31-an de aŭgusto 1974) estis vic-ĉefdelegito de UEA en Nov-Zelando.

Dum sia multjara aktiveco en la Esperanto-movado li estis kasisto de NZEA, honora membro de la loka klubo en Auckland kaj delegito de UEA.

Lila Wiltshire redakti

Lila WILTSHIRE (naskiĝis en 1898; mortis la 9-an de oktobro 1973 en Auckland, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantistino, fakdelegito kaj malnova membro de UEA. Sinjorino Wiltshire, edzino de la vicĉefdelegito de UEA en Nov-Zelando, estis tre aktiva membro de la Esperanto-movado en sia lando.

Referencoj redakti

  1. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N. 06, p. 128. Jun-jul 1906