Jacinta FURRIOL GONZÁLEZ (la 6an de aŭgusto 1806, en Montevideo) estis urugvaja pianisto kaj komponistino kiu estas konsiderata la unua virino komponisto de la lando, kaj membro de la dua generacio de urugvajaj muzikistoj.

Jacinta Furriol
Persona informo
Naskonomo Jacinta Furriol González
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1806 (1806-08-06)
Morto 30-an de novembro 1899 (1899-11-30) (93-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Urugvajo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Montevideo filino de Miguel Furriol kaj María Magdalena González. Ŝi apartenis al familio kun militistaj ligoj, kaj kun zorgema arta edukado. Diego Furriol, la frato de Jacinta, du jarojn pli juna ol ŝi, estis klarnetisto en la Filharmonia Societo de 1833 kaj ankaŭ estis eminenta gitaristo kaj pentristo.

En la 19-a jarcento, je la privata sfero, la muziko estis ŝlosila parto de la elita kaj mezklasa virina edukado, kaj piano estis la ornamo de geedzecaj junulinoj.

Verŝajne Jacinta Furriol sekvis tiun ĉi socian prioritaton kiu poste profundiĝis per aliaj kompletigaj studoj. Tio permesis al ŝi, je la aĝo de 27, komponi almenaŭ ŝian unuan verkon menciitan en publikaĵo. Temas pri verko komponita post la tempoj de lukto pro la sendependiĝo de Urugvajo de la Hispana Krono, epoko kiu sendube influis la verkojn de la tiamaj komponistoj.

Tiu ĉi komponaĵo de Jacinta Furriol nomiĝas "Kontradanco de la Militistoj kaj Oficistoj", kiu estis dancita la 24-an de julio 1833 kadre de la tria datreveno de la Ĵuro de la unua Konstitucio de Urugvajo kiel sendependa lando. Kiel notas la elstara urugvaja muzikologo kaj esploristo Lauro Ayestarán, la sola referenco al tiu ĉi verko aperas en la programo de tiaj datrevenaj festoj de julio 1833, kaj diras: “La ensembloj kaj aktoroj de la turniro renkontiĝos en la fortikejo je la dua posttagmeze, kaj de tie ili iros kun siaj muzikiloj al la ĉefplaco kie dancos laŭvice; la unuaj, la “Kontradanco de Militistoj kaj Oficistoj” verkita de fraŭlino Da. Jacinta Furriol”.

Tiu ĉi verko konsistas el dek-takta enkonduko en Si-maĵora, poste ĝi elmontras la mazurkon mem kaj ĉe la fino prezentas mallongan kodon. La partituro, ĝis nun, estas perdita.

Kontraŭe, aperis alia partituro de Jacinta Furriol neniam menciita en iu publikaĵo. Ĝi estas mazurko publikigita en 1859, kiu restis perdita dum preskaŭ 160 jaroj, kaj estis trovita en 1980.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento mazurko iĝis konata ĉie en Eŭropo, kaj fariĝis la moda danco de la grandaj ĉefurboj. Ĝi estas danco de vigla kaj galanta karaktero, dancata en paroj kiu rapide fariĝis danco por la populara klaso.

Ĝi komencis populariĝi en Urugvajo jam meze de la jarcento, kio montras Jacinta Furriol tute proksima al la siatempa muzika movado.

Post la paso tra la montevideaj salonoj, mazurko adoptis aliajn formojn kaj nuntempe estas difinita kiel folklora ritmo nomata "ranchera" aŭ ‘kampara mazurko’ (mazurca rural) ludata sur akordiono aŭ akordiono kaj gitaro.

Tiu ĉi mazurko de Jacinta Furriol trovita en 1980 nomiĝas "La Sendependiĝo” (La Independencia") kaj estas dediĉita al La Unua Bataliono de Naciaj Gardistoj” (Batallón 1º de Guardias Nacionales). La malkovro de ĉi tiu partituro estas interesa dokumento pri la Urugvaja historio de la piana muziko. La presita partituro estas konservita de la Nacia Historia Muzeo.

Tiam ĝi estis dissendita unue per la oficiala Radio SODRE, kaj en 1981 estis ludita ĉe la Taranco-Palaco en serio de konferencoj pri "La evoluo de muziko por piano en Urugvajo".

Malgraŭ miaj klopodoj por trovi ĝin registrita, nuntempaj registraĵoj ne troviĝas.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 198 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti