Jack Scanlon

Jack Scanlon naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1998(nun 1998-08-06) en Canterbury, do nun 24-jara) estas brita infana aktoro. Li havis unu el la du ĉefaj roloj en la filmo La knabo en striita piĵamo de 2008. Kvankam li naskiĝis en Canterbury, li nun loĝas en Deal, Kent, kun siaj gepatroj kaj kun pli juna frato. Li estas skolto kaj ŝatas futbalon.

Jack Scanlon
Jack Scanlon.jpg
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1998(nun 1998-08-06), do nun 24-jara
en Canterbury, Kent, Anglio
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Sir Roger Manwood's School [#]
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro [#]
Aktiva dum 2007– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
en la filmo La knabo en striita piĵamo de 2008

Por la rolo en la filmo La knabo en striita piĵamo li kandidatiĝis pro sia lerneja teatra klubo, kaj li elektiĝis por la rolo de la juda knabo Ŝmuel post kiam la reĝisoro Mark Herman limigis sin al tri kandidatoj kaj pare aktorigis ĉiujn el tiuj tri knaboj kun la alia ĉefaktoro, la knabo Asa Butterfield. Jack kaj Asa tiom bone interagis, ke tio decidigis la elekton.

Kvankam La knabo en striita piĵamo por Jack Scanlon estas la unua rolo en kineja filmo, li aktoris antaŭe: li aperis en 10-minuta mallonga filmo "The Eye of the Butterfly" ("La okulo de la papilio"), kaj en epizodo de 2007 de la televida programo Peter Serafinowicz Show. Krome li ludis la rolon de pli juna frato de la ĉefrolulo Sean (William Miller) en la brita porinfana televida serieto Runaway, dissendita tra la kanalo BBC One, kiu estis parto de filmaro pri senhejmeco.


Listo de filmojRedakti

Kinejaj filmojRedakti

Televidaj filmojRedakti

  • 2010: Married Single Other (en la rolo de knabo Joe)
  • 2009: Runaway (en la rolo de knabo Dean)
  • 2007: Peter Serafinowicz Show (en pluraj roloj)

Eksteraj ligilojRedakti