Jacob TOBIA (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1991) estas usona GLAT-rajta aktivulo, verkisto, produktisto, televida mastro kaj aktoro. En la jaro 2019, ri publikigis sian memorverkon kies titolo estas Sissy: A Coming-of-Gender Story. Ri estas ankaŭ la voĉo de la rolulo Double Trouble en animaciitaj serioj She-Ra and the Princesses of Power de DreamWorks'.[1]

Jacob Tobia
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1991 (1991-08-07) (32-jaraĝa)
en Raleigh
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Duke • Raleigh Charter High School vd
Profesio
Okupo produktoro • produktoro • televida produktoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo kaj edukiĝo redakti

Geavoj de Tobia estis sirianoj kiuj enmigris en Usonon en la 1950-aj jaroj kiuj parolis la araban, pri kiu Tobia diris ke ĝi estas "la lingvo kiun mi ne parolas sed dezirus ke mi povu."[2][3] Tobia kreskis en Raleigh, Norda Karolino, en metodisma familio kaj diplomiĝis en 2010 disde Alta Lernejo de Raleigh Charter, servante tie kiel prezidanto de la Alianco de Samseksemuloj kaj Aliseksemuloj kaj estante aktiva en studenta estraro.[4][5] Tobia proponiĝis al Harvardo, kaj estis akceptita, sed elektis iri al Duke anstataŭe[6] kie ri diplomiĝis summa cum laude en Universitato Duke kun grado en Homrajta Porparolo.[7] Estante studento en Duke, Tobia servis kiel la vicprezidanto por egaleco kaj eliro por Dukea Studenta Estraro, estis kun-prezidanto de Bluaj Diabloj Unuigitaj, kaj prezidanto de Dukeaj Studentaj por Genra Neŭtraleco.[8]

Kariero kaj aktivismo redakti

Tobia estas scienculo de "Point Foundation",[7] scienculo Harry S. Truman,[9] kaj ricevanto de la Nacia Voĉa kaj Aga Aljuĝo de Universitateja Fiero. Riaj verkoj estis atentitaj en MSNBC, MTV, The Huffington Post, The Washington Post, The New York Times, The Guardian, BuzzFeed, Jezebel kaj aliaj amaskomunikilaraĵoj. Ri ankaŭ servis sur konferencaj paneloj kaj parolis en Harvarda Universitato, Princetona Universitato, Kolumbia Universitato, kaj diversaj Usonaj GLAT-aj konferencoj. Ri laboris por la Unuigitnaciara Fondaĵo, la Homrajta Kampanjo, kaj la "Astraea Lesbian Foundation for Justice" antaŭ komenci karieron je televido.[10]

Ri provizis la voĉon de Double Trouble en sezono 4 de She-Ra and the Princesses of Power.[11]

Persona vivo redakti

Tobia uzas en la angla la ununombran they.[12]

Referencoj redakti

  1. Jacob Tobia | HuffPost (angle). Alirita 2019-08-22.
  2. Remember The Forces That Marginalize Queers Also Marginalize Muslims (June 14, 2017). Alirita 20a de septembro, 2017.
  3. "Barbershop: Taking Stock Of Orlando With Members Of The LGBTQ Community", 18a de junio, 2016. Kontrolita 20a de julio, 2017.
  4. "Supporting an LGBT youth center with high hopes–and high heels", 18a de decembro, 2012. Kontrolita 20a de julio, 2017.
  5. Chartering Our Course (Novembro 2015). Arkivita el la originalo je 2021-10-25. Alirita 20a de julio, 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-25. Alirita 2022-12-10.
  6. Tobia, Jacob. (2019) Sissy. G.P. Putnam’s Sons, p. 170.
  7. 7,0 7,1 Jacob Tobia. Arkivita el la originalo je 2022-06-25. Alirita 20a de julio, 2017.
  8. . Where I Belong | Duke Magazine. Duke University (18a de julio, 2014). Alirita 23a de februaro, 2017.
  9. Award Winners. Duke University. Alirita 20a de julio, 2017. [rompita ligilo]
  10. Jacob Tobia (2017-02-24). Arkivita el la originalo je 2017-02-24.
  11. She-Ra welcomes its first non-binary character — get a first look at Jacob Tobia as Double Trouble. Entertainment Weekly (October 21, 2019).
  12. . I'm Genderqueer — Please Stop Asking Me When I'm 'Really' Going To Transition (November 16, 2015). Alirita 20a de julio, 2017.