Jaime de Armiñán

hispana verkisto, reĝisoro kaj scenaristo de kino kaj televido

Jaime de ARMIÑÁN (Madrido, 9-an de marto 1927 - 9-an de aprilo 2024) estis hispana verkisto, reĝisoro kaj scenaristo de kino kaj televido.

Jaime de Armiñán
Persona informo
Naskonomo J’aime de Armiñán Oliver
Naskiĝo 9-an de marto 1927 (1927-03-09)
en Madrido
Morto 9-an de aprilo 2024 (2024-04-09) (97-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Familio
Patro Luis de Armiñán
Patrino Carmen Oliver Cobeña
Edz(in)o Elena Santonja
Infano Eduardo Armiñán Santonja
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Li ekkarieris kiel ĵurnalisto kaj aŭtoro de teatraĵoj.

Li eniris en la mondo de la televido ekde siaj unuaj elsendoj en Hispanio en 1957, kaj tie li laboris por programoj de fikcio dum preskaŭ du jardekoj. Li ankaŭ verkis scenarojn por kino ĉefe por la reĝisoro José María Forqué, ekzemple por La becerrada (1962) kaj Yo he visto la muerte (1965).

Fine de la 1960-aj jaroj, Jaime de Armiñán debutis kiel kinreĝisoro per Carola de día, Carola de noche (1969), kaj plifirmigis sian stilon ĝis Mi querida señorita (1971), verkita kun José Luis Borau, per kiu li kandidatiĝis al Oskar-premio. Tiu filmo aliras la temaron de la heterodoksa amo kaj la marĝenuloj, elementoj komunaj al aliaj filmoj liaj kiel El amor del capitán Brando (1974), Al servicio de la mujer española (1978), El nido (1980) —denove kandidata al Oskar— kaj Stico (1984), en kiu aperas la stranga konflikto de profesoro de romia juro kiu, nekapabla vivi aŭtonomece sian ĉiutagaĵon, proponas sin kiel sklavo al malbona lernanto.

Filmoj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jaime de Armiñán en la hispana Vikipedio.