Jamajka anaso

(Alidirektita el Jamaika anaso)

La Jamajka anaso, Jamajka oksiuroNigrakrona anaso (Oxyura jamaicensis) estas birdospecio el la ordo de Anseroformaj (Anseriformes), familio de Anasedoj (Anatidae). Ĝi vivas en meza kaj norda Ameriko, kaj en Sudameriko en Andoj, sed disvastiĝas ankaŭ en Eŭropo, forpremante la Blankkapan anason. Ĝi ŝatas nesalakvajn marĉojn, lagetojn kaj manĝas senvertebrulojn, moluskojn, larvojn, plantojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka anaso
jamaika anaso (masklo)
jamaika anaso (masklo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Oxyura
Specio: O. jamaicensis
Oxyura jamaicensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo maldekstre, ino dekstre

Ĝi longas 35–43 cm, la enverguro estas 53–62 cm. La vosto estas rigida kaj pinteca kiel ĉe la aliaj samgenranoj, kio nomigas la genron per la latina scienca nomo kaj per la populara nomigo de Rektavostaj anasoj. Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La masklo somere havas kaŝtanbrunajn (rustecajn) kolon kaj korpon. La kaposupro (ĝisokule), kolnuko kaj la vosto estas nigrecaj. La subaj vostkovraj plumoj estas blankaj. Ĝia vango estas tute blanka kaj tre kontrasta kun la nigra ĉirkaŭo aŭ malhelbruna kolo. La beko estas helblua.

La masklo en eklipsa plumaro retenas siajn karakteron sed senkoloriĝas, la vango pluestas blanka kaj la krono nigreca sed iom malhelbruniĝas kaj ĉefe ĉe nuko; ankaŭ la tuta korpo perdas la rustecan ruĝecbrunan kolorn al malhelbruna. Ankaŭ la beko perdas la helbluan koloran kaj iĝas pli grizeca.[1]

La femalo havas malhelbrunan (grizbrunan) korpon kun helgrizeca (sablokolora) vizaĝo kun pli malhelbrunaj beko, krono (ĝisokule kaj ĉefe ĉe bridareo kaj ĉirkaŭokule) kaj vangostrio. La dorso estas pli malhelbruna kaj la subaj partoj pli helaj kun malhelbruna punkteco. Ĉe la femaloj kaj junbirdoj mankas la rustecbruna koloro.

La masklo pezas 540-795 gramojn kaj ŝanĝas dufoje la plumaron en jaro. La femalo pezas 310-650 gramojn.

 
femalo
 
Oxyura jamaicensis - MHNT

Kutimaro redakti

Ili nestumas inter densa marĉa vegetaĵaro ĉe akvo. Ili estas migrantaj kaj vintras en marbordaj golfetoj kaj nefrostaj lagoj kaj lagetoj. Tiuj birdoj plonĝas kaj subnaĝas. Ili manĝas ĉefe semojn kaj radikojn de akvaj plantoj, akvajn insektojn kaj krustulojn.

Kiel rezulto de fuĝoj el kolektoj de anasedoj, ili setlis en Britio, el kio ili disvastiĝis en Eŭropon. La agresema pariĝada kutimaro de tiu anaso kaj ties preto interreproduktiĝi kun la endanĝerita indiĝena Blankakapa anaso, Oxyura leucocephala, de suda Eŭropo okazigis ioman zorgon. Pro tio, estas nune polemika plano por malaperigi la Jamajkan oksiuron kiel reproduktanta specio el Britio[2] kaj eble el Eŭropo.

Reproduktado redakti

La ino konstruas sian neston el herbo, inter alta vegetaĵaro por kaŝi ĝin el predantoj. La femalo kovas 6-10 blankajn ovojn dum 23-26 tagoj. La gepatroj forlasas la idojn post 20-30 tagoj. La birdidoj flugkapablas en aĝo de 50-55 tagoj. Tipa grupo de idoj gamas el 5-15 anasidoj.[3] Paroj formiĝas ĉiujare.

Subspecioj redakti

Estas kvar agnoskataj subspecioj kiuj estas la jenaj:

  • Nomiga O. j. jamaicensis (Gmelin, 1789)
    (Nordamerika oksiuro)
  • O. j. rubida (Wilson, 1814) (disputata)
  • O. j. andina Lehmann, 1946
    (Kolombia oksiuro)
  • O. j. ferruginea (Eyton, 1838)
    (Anda oksiuro)

La suda subspecio ferruginea estas foje konsiderata distinga specio. Ĝi estas separebla pro ties tutnigra vizaĝo kaj plia grando. La subspecio andina havas varian kvanton de nigra koloro en sia blanka vizaĝo; ĝi povus esti fakte hibrida populacio inter la nordamerika kaj la anda oksiuroj. Ĉar la kolombia populacio iĝas malabunda, necesas klarigi ties taksonomian statuson, ĉar ĝi estus grava por konservaj celoj.

Notoj redakti

  1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 44 kaj 45.
  2. http://news.bbc.co.uk/1/hi/uk/2814293.stm
  3. "Ruddy Duck Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2012-03-14. Alirita 2012-02-13.

Bibliografio redakti

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti