James William SLESSOR MARR (n. en 1902 - m. la 30-an de aprilo 1965) estis skotlanda marbiologo kaj polusa esploristo. Li naskiĝis en Aberdeenshire (Skotlando). Li kaj Norman Mooney estis du junaj skoltoj elektitaj de Ernest Shackleton por aniĝi al la ekspedicio Shackleton-Rowett de 1921, sur la ŝipo Quest. Li poste verkis la libron Into the Frozen South (1923) pri tiu travivaĵo.

James Marr
Persona informo
Naskonomo James William Slessor Marr
Naskiĝo 1-an de januaro 1902 (1902-01-01)
en Aberdeenshire
Morto 30-an de aprilo 1965 (1965-04-30) (63-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Aberdeen
Okupo
Okupo esploristo • marbiologo • biologo
vdr

Marr ankaŭ partoprenis al la British Australian and New Zealand Antarctic Research Expedition kune kun Douglas Mawson. Li poste fariĝis marbiologo kaj fakuliĝis pri antarktaj bestoj.

La leŭtenant Marr estris la operacion Tabarin dum la Dua Mondmilito al Antarkto, cele al la kreado de senhalte loĝitaj stacioj.