Ernest Henry SHACKLETON (n. la 15-an de februaro 1874 - m. la 5-an de januaro 1922) estis angla-irlanda esploristo, kiu ludis gravan rolon en la tiel nomata "heroa epoko" de la esplorado de Antarkto. Li famiĝis precipe pro gvidado de ekspedicio por transiri Antarkton en 1914 kaj pro revenigo de la tuta ŝipanaro de la ekspedicio sekure, post kiam ilia ŝipo, la Endurance, estis kaptita en glacio kaj kraŝis.

Ernest Shackleton
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1874 (1874-02-15)
en Kilkea Castle,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 5-an de januaro 1922 (1922-01-05) (47-jaraĝa)
en Grytviken, Sud-Georgio
Mortokialo korinfarkto
Tombo Grytviken
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Dulwich College • Brighton Grammar School
Subskribo Ernest Shackleton
Memorigilo Ernest Shackleton
Familio
Patro Henry Shackleton
Patrino Henrietta Letitia Sophia Gavan
Frat(in)oj Kathleen Shackleton • Francis Richard Shackleton
Edz(in)o Emily Shackleton
Infanoj Edward Shackleton, Baron Shackleton • Raymond Shackleton • Cecily Jane Swinford Shackleton
Okupo
Okupo esploristo • oficiro • vojaĝisto • polusa esploristo
vdr
Sudpola ekspedicio: Frank Wild, Shackleton, Eric Marshall kaj Jameson Adams

Lia unua spertaĵo pri polusaj regionoj okazis kiel tria oficiro dum la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott (1901-1904), el kiu li devis reveni pro sanproblemoj. Ĉagrenita pro tiu persona malsukceso, li reiris al Antarkto en 1907, kiel estro de la ekspedicio Nimrod. En januaro 1909, li kaj tri kunuloj plenumis marŝadon suden ĝis la rekorda latitudo 88°23'S, nur 190 kilometrojn for de la suda poluso. Li pro tio estis kavalirigita de la reĝo Eduardo la 7-a.

Imperia Trans-Antarkta Ekspedicio 1914-1916 redakti

La savo de Ernest Shackleton el Antarkto en 1916 estas konsiderata unu el la plej mirindaj homekspluatoj. Lia ekspedicio provis transiri la kontinenton tra la suda poluso, la ŝipo estis ĉirkaŭita de glacio dum ĉirkaŭ unu jaro kaj kiam ŝi finfine kraŝis ili vojaĝis en glaciaj sledoj kaj tri savboatoj al Elefanta Insulo. Shackleton kaj kvin maristoj velis en unu el la savboatoj, nomitaj James Caird laŭ unu el la financistoj de la vojaĝo, al la Sud-Georgiaj Insuloj por peti helpon. La 1 300-mejla vojaĝo estis en teruraj vetercirkonstancoj, kun nur sekstanto kaj kronometro por navigi. Ilia boato krevis en ŝtormo kaj ili estis devigitaj transiri la insulan montaron, elĉerpitajn kaj sen ekipaĵoj dum vojaĝo, kiun eĉ por profesiaj grimpuloj estus malfacilega. Post tri malsukcesaj provoj, Shackleton savis la reston de siaj 22 viroj el la elefanta insulo, ĉiuj nedifektitaj.

Ekspedicio Shackleton-Rowett redakti

En 1921 Shackleton estris lian trian kaj lastan delegacion al Antarkto, sed la 5-an de januaro 1922 li kolapsis kaj mortis pro koratako, kaj estis entombigita sur la insulo Sud-Georgio. Al lia honoro estas nomitaj plaĝo kaj golfo en Antarkto.

Memoro redakti

En 2002, en BBC-enketo farita por determini la "100 plej elstaraj britoj", Shackleton estis vicigita 11-a dum Scott estis malsupre en 54-a loko.

Elstara ekzemplo de estreco fokusigita de homoj redakti

La zorgo de Shackleton pri la sekureco kaj bonfarto de liaj viroj, kiel esprimite dum la ekspedicio Nimrod, ebligis al ili plenumi la mision kaj fine esti savita sekure de Antarkto, kun tri etaj savboatoj kaj kelkaj provizoj je ilia dispono, kiujn ili sukcesis savi de ilia kraŝita ŝipo. Kiam unu el la grupanoj estis demandita kiel ili sukcesis efektivigi la nekredeblan, li respondis "Per unu vorto: Shackleton!". Shackleton povis konservi altan moralon inter siaj homoj kaj eviti konfliktojn kaj streĉojn inter ili. Li certigis, ke ili havas fotilojn kaj muzikajn instrumentojn je siaj dispono, kaj okazigis festojn kaj vesperojn de muziko kaj kantado. Li kuraĝigis grupanojn dokumenti la vojaĝon en iliaj taglibroj kaj plurfoje certigis al ili, ke ili vivos por rakonti al aliaj, kio okazis. Sed plej grave estis lia kapablo transformi la vojaĝon de malsukceso en sukceson. Dum la ŝipanaro staris kaj rigardis sian ŝipon sinki sub la glacion, Shackleton staris en punkto iom pli for de ili, poste kolektis ilin kaj diris ilin : "Nun ni iras hejmen!". Tiel li trudis al ili novan kaj ne malpli malfacilan taskon ol ilia origina misio - tasko en kiu ili staris kun granda sukceso. Farante tion, Shackleton inspiris aliajn gvidantojn, kiuj troviĝis en simila situacio, kiel usona astronaŭto James Lowell, komandanto de la flugo Apollo 13.