Ekspedicio Shackleton-Rowett

La ekspedicio Shackleton-Rowett (1921-1922) estis la lasta ekspedicio al Antarkto de la brita esploristo Ernest Shackleton, kaj la lasta epizodo de la tiel nomata "heroa epoko de antarkta esplorado". La entrepreno, financita de la aferisto John Quiller Rowett, estis kelkfoje kromnomita ekspedicio Quest laŭ la nomo de la ekspedicia ŝipo, malgranda konvertita norvega balenŝipo.

La ekspedicia ŝipo Quest, ankrita ĉe la kajo St Katherine, en Londono.
La ŝipo Quest pasas sub la Tower Bridge de Londono, antaŭ sia preparado por la vojaĝo.

La originala projekto temis pri la esplorado de la Beaufort-maro en la Arkta Oceano. La celo de la vojaĝo tamen fariĝis Antarkto, post kiam la kanada registaro nuligis sian helpmonon. La kialoj de la ekspedicio estis neniam klare difinitaj, sed inkludis interalie oceanografian esploradon kaj mapigon de variaj marbordaj regionoj. La ŝipo, malpli granda ol tiuj kutime uzitaj por antarktaj vojaĝoj, montriĝis maltaŭga por sia tasko. Ĝia progreso suden estis plurfoje prokrastita pro la malefikeco kaj oftaj paneoj de ĝia motoro, kio kaŭzis devigan, unu-monatan halton en Rio-de-Ĵanejro. Antaŭ eĉ la esplorada fazo de la vojaĝo, kaj iom post la alveno de la ekspedicio al la subantarkta insulo Sud-Georgio, Shackleton mortis en la ŝipo.

La sekvinta parto de la mallongigita ekspedicio, ekde tiam estrita de la vic-ekspediciestro Frank Wild, ĉefe konsistis en tri-monata krozado al orienta Antarkto. Sur tiuj tumultemaj akvoj, la malperfektaĵoj de la Quest rapide evidentiĝis : malrapideco, troa konsumado de karbo, ekscesa tangemo dum ŝtormoj, kaj senĉesaj likoj. La ŝipo ne kapablis iri preter la longitudo 20°O, tio estas for el ĝia originala orienta celo. La malgranda potenco de la motoro ne sufiĉis por penetri en la antarktan glacion. Post pluraj sensukcesaj provoj por rompi la bankizon suden, Wild rekondukis la ŝipon al Sud-Georgio. Li dum la returniro tamen faris nostalgian viziton al Elephant-insulo, kien li kaj 21 aliaj ŝipanoj rifuĝis post la drono de la ŝipo Endurance, dum la Imperia Transantarkta Ekspedicio de Shackleton ses jarojn antaŭe.

Wild konsideris entrepreni duan, pli efikan sezonon al Antarkto, kaj kondukis la ŝipon al Kaburbo por riparado. Li tie ricevis mesaĝon el Rowett, kiu tamen ordonis realporti la ŝipon al Anglio : tiel ĉesis la ekspedicio. La vojaĝo de la Quest, kvankam ne multe estimita en la historio de polusa esplorado, restas historie signifa, ĉar ĝi okazis fine de la heroa epoko kaj komence de la sekvinta "mekanika epoko"[1]. Ĝia plej fama kaj memorinda okazaĵo estis cetere la neatendita morto de Shackleton, kiu tute preteratentigis la publikon pri ĝiaj sciencaj rezultoj.

Historia kunteksto redakti

Post la Endurance redakti

Post kiam li helpis al la savo de la grupoj da homoj kaptitaj sur la bankizo okaze de la Imperia Transantarkta Ekspedicio, Shackleton revenis al Britio fine de majo 1917. Kvankam li estis tro maljuna por partopreni al la Unua mondmilito, li deziris ludi aktivan rolon[2] kaj finfine sukcesis enŝipiĝi direkte al Murmansko, kun la provizora rango de majoro, kadre de militista ekspedicio al norda Rusio. Lia rolo tamen ne kontentigis lin, kaj li esprimis sian disreviĝon en leteroj senditaj hejmen : "Mi sentas, ke mi neniel utilas, krom se mi devas alfronti ŝtormon en sovaĝaj landoj"[3]. Li revenis al Anglio en februaro 1919, kaj ekplanis fondi kompanion, kiu per la helpo de la Norda Rusa Registaro povus ekspluatadi la riĉfontojn de tiu regiono[4]. Tiu projekto tamen rapide malebliĝis pro tio, ke la Ruĝa Armeo ekkontrolis tiun parton de Rusio dum la rusia enlanda milito. Por vivteni sin, Shackleton devis pli kaj pli baziĝi sur la enspezoj de siaj prelegoj tra Britio. Dum la vintro de 1919-1920, li ekzemple prelegis po du fojoj ĉiutage, po ses tagoj ĉiusemajne dum kvin monatoj en la Philharmonic Hall de Great Portland Street en Londono[5]. Samtempe, kaj malgraŭ la gravaj ŝuldoj jam kreitaj de la ekspedicio de la Endurance, li ekis plani novan esplorekspedicion[5].

Kanada propono redakti

 
Densa bankizo sur la Beaufort-maro.

Shackleton tiufoje decidis deturni sin de Antarkto, kaj anstataŭe vojaĝi norden, por "plenigi tiun grandan vakuon hodiaŭ nomitan Beaufort-maro"[6]. Tiu areo de la Arkta Oceano, norde de Alasko kaj okcidente de la kanada arkta insularo, ja restis plejparte neesplorita. Surbaze de tajdaj etatoj kredis Shackleton, ke sur tiu maro estis vastaj, ankoraŭ ne malkovritaj landoj, kiuj "science montriĝus ege interesaj por la mondo, precipe pro sia ebla ekonomia valoro"[6]. Li ankaŭ esperis atingi la nordan poluson de neatingebleco, tio estas la plej izolita loko de la arkta regiono[7]. En marto 1920, liaj planoj ricevis la ĝeneralan aprobon de la Reĝa Geografia Societo (RGS), kaj estis cetere subtenitaj de la kanada registaro. Surbaze de tiuj subtenoj, Shackleton entreprenis kolekti la necesan fonduson, kiun li taksis je 50 000 britaj pundoj (proksimume 1,6 milionoj £ laŭ 2008-valuto)[6][8]. Pli poste en la sama jaro, Shackleton tute neatendite retrovis tre malnovan amikon, John Quiller Rowett, kiu konsentis provizi la bazan kapitalon por la ekspedicio. Danke al tiu mono Shackleton povis akiri en januaro 1921 la lignan norvegan balenŝipon Foca I. Li cetere komencis aĉeti la plej necesajn ekipaĵojn kaj ekdungis ŝipanaron[6].

En majo 1921, la subteno de la kanada registaro estis nuligita. La politiko de Kanado rilate al la financado de ekspedicioj subite ŝanĝis : post serio da telegramoj inter Shackleton kaj la nova kanada ĉefministro Arthur Meighen, la kanada registaro oficiale rezignis subteni la entreprenon[9]. Shackleton respondis ne per la nuligo de la ekspedicio, sed per ties reorientigo. Lia asociulo Alexander Macklin, kiu tiam estis en Kanado negocante la aĉetadon de hundoj, ricevis meze de majo telegramon, laŭ kiu la celo de la ekspedicio estis finfine Antarkto kaj ne Arkto. Shackleton anstataŭigis la vojaĝon al la Beaufort-maro per nova ekspedicio kun tre diversa programo, kiu interalie entenis esploradon, mapigon de marbordoj, mineralan prifosadon kaj oceanografian serĉadon[6].

Preparado por Antarkto redakti

Celoj redakti

 
Ernest Shackleton, estro de la ekspedicio.

Eĉ antaŭ la fina malkonsento de la kanada registaro, Ernest Shackleton estis jam konsiderinta sudan ekspedicion kiel eblan alternativon al la Beaufort-maro. Laŭ la RGS-bibliotekisto Hugh Robert Mill, jam en marto 1920 menciis Shackleton du malsamajn projektojn, unuflanke la esploradon de la Beaufort-maro kaj aliflanke "oceanografian ekspedicion por viziti ĉiujn malbone konitajn insulojn de la suda Atlantiko kaj suda Pacifiko"[10]. La plano iom post iom maturiĝis kaj, en junio 1921, jam inkludis ŝipveturadon ĉirkaŭ la tuta antarkta kontinento kaj la mapigon de proksimume 3 200 km² da nemapitaj marbordoj. La ekspedicio ankaŭ entreprenus serĉadi "perditajn" aŭ malĝuste mapitajn subantarktajn insulojn. La ekspedicianoj tiam prifosadus tiujn remalkovritajn insulojn por trovi altvalorajn mineralojn, kaj dumtempe ankaŭ plenumus ambician sciencan esplorprogramon[1]. Laŭ Margery Fisher, biografistino de Shackleton, la tuta plano estis "difuzema", kaj "multe tro vasta, por ke unu malgranda grupo da homoj plenumu ĝin en du jaroj"[1]. Laŭ la alia biografisto Roland Huntford, la ekspedicio havis neniun ĉefan celon, kaj estis "tro videble nur improvizaĵo, preteksto [de Shackleton] por foriri"[11].

Laŭ Fisher, la ekspedicio Shackleton-Rowett simbolis "la apartigan limon inter tio, kio fariĝis la heroa epoko de antarkta esplorado, kaj la mekanika epoko"[1]. Shackleton mem opiniis, ke la vojaĝo estis "pionira" : li per tiu vorto speciale aludis al la enŝipigita aeroplano, kiu tamen estis finfine ne uzita[1]. Tiu aviadilo fakte estis nur unu el la multaj teknologiaj novaĵoj de tiu ekspedicio : modernaj kuriozaĵoj abundis en la ŝipo. La ŝipa gvatnesto estis elektre hejtita. Oni donis hejtitajn kitelojn al la gvatistoj. Navigilo nomita "odografo" aŭtomate strekis kaj mapigis la kurson de la ŝipo[1]. Fotografio estis kerna elemento de la vojaĝo : "granda kaj multekosta aparataro da fotiloj, kinmaŝinoj kaj diversaj fotaj ekipaĵoj estis akirita"[12]. Inter la oceanografiaj serĉiloj estis Lucas-sondilo por profundaj akvoj[13].

 
John Quiller Rowett financis la ekspedicion.

Tiaj multaj kaj luksaj ekipaĵoj rezultis el la subteno de Rowett, kiu kompletigis sian originalan donacon kaj finfine akceptis ŝarĝi sin per la tuta kosto de la ekspedicio[14]. La preciza kvanto da helpmono ne estis registrita : en nedatita prospekto pri la antarkta ekspedicio, Shackleton taksis la tutan koston je "proksimume 100 000 £"[1]. Ĉu tio pravis aŭ ne, restas tamen certe, ke Rowett ja pagis la tutan monsumon. Frank Wild tial poste raportis, ke la ekspedicio plenumiĝis kaj revenis hejmen sen iu ajn ŝuldo, kio estis tute unika inter la antarktaj ekspedicioj de tiu epoko[15][16]. Laŭ Wild, sen la helpo de Rowett, la ekspedicio certe estus restinta neebla : "lia malavara konduto estis despli rimarkinda, ke li neniel esperis financan returnprofiton. Tio, kion li faris, estis nur por la intereso de scienca esplorado kaj pro lia amikeco kun Shackleton"[17]. Lia nura rekompenso, iasence, estis la aldono de lia familia nomo al la oficiala titolo de la ekspedicio[14]. Rowett estis, laŭ Huntford, "malgracia, banala" entreprenisto[18], kiu en 1920 kunfondis kaj plejparte financis novan esploran instituton pri animala nutrado en Aberdeen, nomitan la Rowett Research Institute (hodiaŭ parton de la universitato de Aberdeen). Li ankaŭ kontribuis al la progreso de dentisma esplorado en la londona malsanulejo Middlesex[18]. Rowett ne longe vivis post la reveno de la ekspedicio : en 1924, la 50-jara homo mortigis sin, verŝajne pro malprosperiĝo de siaj aferoj[19].

La ŝipo Quest redakti

 
Skemo de la ŝipo Quest, laŭ la magazino Popular Science (dec. 1921).

En marto 1921, Shackleton renomis la ekspedician ŝipon al "Quest"[11]. Ĝi estis malgranda ŝipo, kaj havis laŭ Huntford tonelon de 125 tunoj. Ĝiaj veloj kaj helpa motoro supozeble kapablis atingi 8 knotojn en horo, sed la ŝipo fakte malofte preterpasis 5,5 knotojn[20]. Huntford priskribas ŝipon kun "rekta pruo" kaj strangaj horizontalaj velportiloj : ĝi liadire cetere emis tangi sur malfacilaj akvoj[11]. Fisher raportis, ke la ŝipo estis konstruita en 1917, pezis 204 tunojn, kaj havis larĝan, spacohavan ferdekon[20]. Kvankam ĝi disponis plurajn modernajn ekipaĵojn, ekzemple elektrajn ampolojn en la kajutoj[21], la ŝipo ne taŭgis por longaj transoceanaj vojaĝoj. Shackleton jam dum la unua tago de la ekspedicio rimarkis, ke "ni neniel estas ŝip-konformaj aŭ taŭgaj por ignori eĉ la plej mildan ŝtormon"[22]. Laŭ Leif Mills, la biografisto de Frank Wild, la Quest estus certe frakasinta kontraŭ arkta glacio, se la originala projekto de la Beaufort-maro estus finfine akceptinta[22]. Dum la vojaĝo suden, la ŝipo spertis multajn difektojn aŭ paneojn, kiuj necesigis riparadojn en ĉiu etaphaveno[11].

Ŝipanaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de membroj de la ekspedicio Shackleton-Rowett.

La gazeto The Times raportis, ke Shackleton planis vojaĝi al Arkto kun proksimume dekdu homoj, "precipe tiuj, kiuj akompanis lin dum antaŭaj ekspedicioj"[6]. La Quest fakte forlasis Londonon suden kun dudek homoj, el kiuj ok estis malnovaj kamaradoj de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. Alia membro, James Dell, estis eĉ veterano de la ekspedicio Discovery, 20 jarojn antaŭe[23]. Kelkaj el la eksaj ŝipanoj de la Endurance estis ne plene pagitaj post la antaŭa ekspedicio, kaj tamen deziris plukunlabori kun Shackleton pro persona lojaleco[11][24].

 
Frank Wild, vic-estro de la ekspedicio.

Frank Wild, okaze de tiu kvara vojaĝo kun Shackleton, konservis la postenon de vic-ekspediciestro, kiun li jam havis dum la Imperia Transantarkta Ekspedicio. Frank Worsley, la eksa ŝipestro de la Endurance, same fariĝis ŝipestro de la Quest. Inter aliaj malnovaj kamaradoj estis la du kirurgoj, Alexander Macklin kaj James McIlroy, la meteorologo Leonard Hussey, la inĝeniero Alfred Kerr, la ŝipisto Tom McLeod kaj la kuiristo Charles Green[11]. Shackleton supozis, ke la esploristo Tom Crean akceptus enŝipiĝi, kaj li konfidis al li la ĝeneralan prizorgadon de la ŝipo. Crean estis tamen emeritiĝinta kaj tiam ĝuis feliĉan familian vivon en la irlanda graflando Kerry : li do rifuzis la proponon de Shackleton[25].

Inter la novuloj, Roderick Carr, piloto de la Royal Air Force el Nov-Zelando, estis dungita por piloti la ekspedician aviadilon de la tipo Avro 534 Baby, kiu estis modifita kiel hidroplano kun 80-ĉevalpova motoro[26][27]. Li renkontis Shackleton en norda Rusio, kaj tiam oficis kiel pilotestro de la litovia aviadilaro. La aviadilo fakte ne estis uzita dum la ekspedicio pro kelkaj mankantaj eroj, kaj Carr do anstataŭe helpis al la scienca esplorlaboro[28]. Inter la sciencistaro estis la aŭstralia biologo Hubert Wilkins, kiu jam antaŭe vojaĝis al Arkto, kaj la kanada geologo Vibert Douglas, kiu originale kandidatiĝis por la nuligita ekspedicio al la Beaufort-maro[28]. La rekrutoj, kiuj plej interesis la publikon, estis tamen la du membroj de la skolta organizaĵo Boy Scouts' movement, Norman Mooney kaj James Marr. Danke al la grandskala reklamado fare de la gazeto Daily Mail, ili estis elektitaj inter 1 700 aliaj skoltaj kandidatoj por aniĝi al la ekspedicio[29]. Mooney, kiu devenis de la Orkadoj, rapide rezignis kaj elŝipiĝis en Madejron pro kronika marmalsano[30]. Marr, 18-jarulo el Aberdeen, partoprenis al la tuta vojaĝo, kaj estis eĉ laŭdita de Shackleton kaj Wild pro sia dediĉemo al farendaj taskoj. Li komencis labori en la karbo-holdo, kaj laŭ Wild "tre bone travivis tiun elprovon, montrante rimarkindan kvanton da malmoleco kaj eltenemo"[30].

Ekspedicio redakti

Vojaĝo suden redakti

 
Sud-Georgio estis la unua subantarkta etaphaveno de la ekspedicio. La havenurbeto Grytviken troviĝas ĉe la norda marbordo.

La Quest ekiris el Londono kaj el la kajo St Katherine la 17-an de septembro 1921, post ekzamenado de la ekspedicianaro fare de la brita reĝo Georgo la 5-a[31]. Multnombraj homoj amasiĝis ĉe la bordoj de la Tamizo kaj sur la pontoj por vidi la forirantan ŝipon. "La tuta Londono", laŭ la taglibro de James Marr, ŝajne "kunkonspiris por sendi al ni kortuŝan adiaŭon"[20].

Ernest Shackleton origine intencis ŝipveturi ĝis Kaburbo kaj survoje viziti la ĉefajn sudatlantikajn insulojn. El Kaburbo kaj laŭ Shackleton, la Quest povus sekve forveturi direkte al la antarkta marbordo de la lando de Enderby, kie la ekspedicianoj algrundiĝus sur la bankizon kaj esploradus la marbordon direkte al la lando de Coats kaj al la Weddell-maro. Fine de la somera sesono, la ŝipo haltus en Sud-Georgio, antaŭ ol reveni al Kaburbo por riparado kaj preparado al la dua jaro de esplorado[20]. La multaj problemoj de la ŝipo jam komence de la vojaĝo tamen malaranĝis tiun ambician planon. Pro gravaj motorpaneoj, la ŝipo bezonis halti en Lisbono dum unu plena semajno : sekvis pliaj neplanitaj haltoj en Madejro kaj Kabo-Verdo[32]. Pro tiuj prokrastoj kaj pro la malrapideco de la ŝipo decidis Shackleton, ke finfine ne eblis viziti la sudatlantikajn insulojn. Li anstataŭe alidirektigis la ŝipon al Rio-de-Ĵanejro, kie la motoro spertis kompletan reviziadon. La Quest atingis la urbon la 22-an de novembro 1921[32].

La reviziado de la motoro, sed ankaŭ la riparado de la difektita supra masto[33] kaŭzis plian, kvar-semajnan halton de la ekspedicio en Rio. La favora sesono do malfruiĝis tiel multe, ke ne plu eblis ŝipveturi al Kaburbo kaj sekve al Antarkto konforme al la originala plano. Shackleton anstataŭe decidis, ke la ŝipo ekiru rekte al la sudgeorgia haveno Grytviken[34]. La ekipaĵoj kaj provizaĵoj antaŭe senditaj al Kaburbo estis do forlasitaj, kaj Shackleton verŝajne esperis kompensi tion en Sud-Georgio[34]. La esploristo tamen havis nur malprecizan ideon pri la celo de la ekspedicio post Sud-Georgio. Laŭ la taglibro de Alexander Macklin, "la ĉefulo diras (…) sufiĉe honeste, ke li ne scias, kion li faros"[35][36].

Morto de Shackleton redakti

La 17-an de decembro, tio estas unu tagon antaŭ la foriro de la ekspedicio el Rio-de-Ĵanejro, Ernest Shackleton subite malsaniĝis. Li supozeble spertis korinfarkton[37]. Oni alvokis la ŝipkuraciston Alexander Macklin, sed la esploristo rifuzis iun ajn medicinan ekzamenon. Li dum la sekva tago eĉ deklaris al ĉiuj, ke li sentis sin "pli bone"[35][38]. Survoje al Sud-Georgio kaj laŭ siaj kunuloj, Shackleton ŝajnis nekutime silentema kaj apatia. Li cetere kutimiĝis trinki ĉampanon ĉiumatene, "por mildigi doloron", malkonforme al sia antaŭa malakceptado de alkoholaĵoj en la ŝipo[35]. Pro grava ŝtormo, la ekspedicianoj ne povis celebri Kristnaskon, dum nova problemo rilate al la vaporkaldrono de la motoro denove malrapidigis la ŝipon kaj despli maltrankviligis la malfortiĝantan esploriston[39]. La vetero pliboniĝis ekde la 1-a de januaro 1922 : "Ripozo kaj kvieteco post la ŝtormo – la jaro komencas ĝentile por ni", skribis Shackleton en sia taglibro[40]. La 4-an de januaro 1922 alproksimiĝis la ekspedicio al la marbordo de Sud-Georgio : la Quest atingis Grytviken malfrumatene.

 
La tombo de Ernest Shackleton en Grytviken (Sud-Georgio).

Post la vizito de sudgeorgia balenestablo, Shackleton ŝajne fartis iom pli bone kaj revenis al la ŝipo. Li proponis al Frank Wild, ke la ŝipanaro celebru sian prokrastitan Kristnaskon dum la sekva tago, kaj retiriĝis al sia kajuto por redakti sian taglibron[38][41]. "La malnova haladzo de mortintaj balenoj ĉion penetras", li skribis. "Jen stranga kaj kurioza loko (…) Belega vespero. En la malheliĝanta krepusko mi vidis solan, ŝvebantan stelon, juvelaspektan super la bajo"[40]. Li poste iom dormis, ĉar lian ronkadon aŭdis la kirurgo McIlroy, kiu estis ĵus fininta sian noktan gardotempon[41]. Iom post la 2-a matene de la 5-a de januaro, Alexander Macklin komencis sian propran gardotempon kaj estis alvokita en la kajuton de Shackleton. Laŭ la taglibro de Macklin, Shackleton plendis pri dorsaj doloroj kaj suferis pro severa vizaĝa neŭralgio, tiel ke li petis kontraŭdolorajn medicinaĵojn. Okazis mallonga diskuto inter Shackleton kaj Macklin, kiu konsilis al la esploristo malpli labori kaj ĝui pli kvietan vivon. Shackleton laŭ la kuracisto respondis : "Vi ĉiam volas, ke mi forlasu aĵojn, sed kion mi devus forlasi ?". Macklin replikis "Ĉefe alkoholon, ĉefo. Mi ne opinias, ke ĝi taŭgas por vi". Tuj poste, Shackleton "spertis tre severan paroksismon, dum kiu li mortis"[42][43].

La mortatesto, subskribita de Macklin, klarigis la kaŭzon de morto kiel "Ateromo de la koronariaj arterioj kaj korinfarkto", tio estas koronaria trombozo laŭ moderna terminaro[44]. Pli malfrue en la sama mateno, la nova ekspediciestro Wild sciigis la morton de Shackleton al la ŝokita ŝipanaro kaj tamen deklaris, ke la ekspedicio ne haltus pro tio[45]. La kadavro estis transportita surteren por enbalzamigo antaŭ sia reveno al Anglio. La 19-an de januaro akompanis Leonard Hussey la korpon en vaporŝipo al Montevideo. Tie tamen lin atendis mesaĝo de S-ino Shackleton, kiu petis, ke la korpo revenu al Sud-Georgio kaj estu enterigita tie[44]. Hussey denove akompanis la korpon en brita vaporŝipo, kaj revenis al Grytviken[44]. Shackleton estis entombigita en la norvega tombejo de la urbeto la 5-an de marto. La Quest estis intertempe forveturinta, tiel ke el la kamaradoj de Shackleton, nur Hussey ĉeestis la entombigon[46]. Kruda kruco unue indikis la tombon : ĝi estis anstataŭita post ses jaroj de granda granita kolono[47].

Direkte al bankizo redakti

Kiel la nova estro, Wild devis unue difini la celon de la ekspedicio. La inĝeniero Alexander Kerr raportis, ke la problemo pri la vaporkaldrono estis solvebla. Post la enŝipigo de la malmultaj ekipaĵoj kaj provizaĵoj disponeblaj en Sud-Georgio, Wild decidis ĝenerale konformi al la originala plano de Shackleton. Li kondukus la ŝipon orienten, direkte al Buvetinsulo kaj sekve preter ĝi, antaŭ ol turni suden por atingi la bankizon kiel eble plej proksime al la lando de Enderby, por entrepreni mapigon de la lokaj marbordoj. La ekspedicio cetere enketus ĉirkaŭ la enfluejo de la Weddell-maro pri fantoma insulo, rimarkita de James Clark Ross en 1842 sed neniam revidita ekde tiam. La vera progreso de la ekspedicio tamen finfine dependis de veterkondiĉoj, de la dikeco de bankizo kaj de la kapableco de la ŝipo[48].

 
Kurso de la Quest inter la 3-a kaj la 24-a de februaro 1922 : evidentiĝas la sinsekvaj provoj por penetri la bankizon direkte al la antarkta marbordo[49].

La Quest ekiris el Sud-Georgio la 18-an de januaro sudorienten, direkte al la Sud-Sandviĉinsuloj. La oceano estis tumultema, tiel ke la flankoj de la troŝarĝita ŝipo ofte subakviĝis, plenigante la ferdekon je akvo[50]. Wild skribis dum la vojaĝo, ke la Quest rulis samkiel ŝtipo, likis kaj bezonis senĉesan pumpadon, konsumis multan karbon kaj estis malrapida. Ĉiuj tiuj problemoj kaŭzis ŝanĝon de la vojaĝplano. Wild rezignis sian antaŭan projekton pri Buvetinsulo kaj anstataŭe proponis pli sudan kurson, tiel ke la ŝipo atingis la antarktan bankizon la 4-an de februaro[51].

"Nun la eta Quest vere montru sian kapablon", skribis Wild, kiam la ŝipo eniris la ankoraŭ maldensan bankizon[52]. Li rimarkis, ke la Quest estis la plej malgranda ŝipo, kiu iam provis penetri la densan antarktan glacion, kaj meditis pri la destinoj de aliaj ekspedicioj. "Ĉu ni eskapos, aŭ ĉu la Quest iros kun la aliaj ŝipoj funde de maro?". Dum la sekvaj tagoj, la ekspedicio iris pli suden malgraŭ malvarmiĝanta temperaturo, kaj la glacio iom post iom densiĝis. La 12-an de februaro, la ŝipo alvenis al la plej suda loko atingita de la ekspedicio, je latitudo 69°17'S, sed ankaŭ al ties plej orienta longitudo, je 17°9'O (for el la lando de Enderby). Rimarkante la progreson de glacio kaj timante enkaptadon de la ŝipo, Wild "entreprenis hastan kaj energiplenan returniron" laŭ nordokcidenta kurso[53]. La estro de la ekspedicio ankoraŭ esperis iri tra la densa glacio alie, kaj espereble atingi la landon preter ĝi. La 18-an de februaro, li turnis la ŝipon suden por alia provo, sed denove malsukcesis[54]. La 24-an de februaro, post serio da aliaj sensukcesaj klopodoj, la ekspedicio ŝipveturis okcidenten, tra la enfluejo de la Weddell-maro. Wild esperis viziti Elephant-insulon en la sudŝetlanda insularo, antaŭ ol reveni al Sud-Georgio komence de vintro[55].

 
Alproksimiĝante al Elephant-insulo. (1962)

La longa ŝipveturado tra la Weddell-maro plenumiĝis plejparte sen grava evento. Wild kaj Worsley, laŭ la taglibro de Worsley, emis malakordiĝi. Inter la ŝipanoj aperis aliaj plendoj, kiujn Wild (laŭ sia propra taglibro) subpremis per la minaco de "plej drasta traktado"[56]. La 12-an de marto, ili atingis la koordinatojn 64°11′S 46°4′U, kiu estis la areo, kie Ross registris "aperon de lando" en 1842. La ekspedicio tamen trovis nenion. Sondo ĝis profundeco de 4 200 metroj ankaŭ evidentigis, ke estis verŝajne neniu lando en la ĉirkaŭa regiono[57]. Inter la 15-a kaj la 21-a de marto, la Quest enfrostiĝis en glacion, kaj la manko de karbo iĝis pli kaj pli grava problemo. Kiam la ŝipo liberiĝis, Wild difinis novan, rektan kurson al Elephant-insulo : li tie esperis kompensi la mankon de karbo per la graso de marelefantoj[58]. La 25-an de marto ekvideblis la insulo el la ŝipo. Wild deziris, se eble, reviziti la kabon Wild, kie staris la provizora bazo de la Imperia Transantarkta Ekspedicio : tio tamen ne eblis pro malfavora vetero. Ili nur observis la kabon per lorno, rekonante siajn malnovajn gvido-punktojn, antaŭ ol algrundiĝi ĉe la okcidenta bordo por ĉasadi marelefantojn[59]. Ili kolektis sufiĉan grason por miksi ĝin kun karbo, tiel ke ili danke al favora vento atingis Sud-Georgion la 6-an de aprilo[59].

Returniro redakti

 
Mapo de Tristan da Cunha, de Inaccessible kaj Gough, en la suda Atlantika Oceano.

La Quest restis en Sud-Georgio dum unu monato, okaze de kio la malnovaj kamaradoj de Ernest Shackleton starigis memortumulon omaĝe al sia eksa estro, sur monteto lokita super la enirejo de la haveno Grytviken[60]. La ŝipo finfine foriris al Sud-Afriko la 8-an de majo. La unua etaphaveno estis tamen Tristan da Cunha, izolita sed loĝata insulo sudokcidente de Kaburbo. Tie, pro ordono de la brita skolta ĉefulo, James Marr devis prezenti flagon al la loka skolta trupo[61][62]. Post malfacila ŝipveturado tra la tumultemaj latitudoj 50°S ĝis 40°S, la Quest atingis Tristan da Cunha la 20-an de majo[63].

Dum tiu kvintaga halto, kaj helpe de kelkaj insulanoj, la ekspedicio plenumis nedaŭran viziton de la eta insulo Inaccessible (32 kilometrojn sudokcidente de Tristan), kaj ankaŭ algrundiĝis sur la eĉ pli malgrandan insulon Nightingale, kolektante specimenojn[64]. La impresoj de Frank Wild pri tiu insularo ne estis tute favoraj. Li rimarkis la konsternigan mizeron kaj malriĉecon de la loka loĝantaro, pri kiu li diris : "ili estas sensciaj, preskaŭ tute retiritaj el la mondo, kaj havas terure malvastajn perspektivojn"[65]. Malgraŭ tiuj kritikoj, la skolta parado kaj flagprezentado ja plenumiĝis, kaj la Quest sekve foriris direkte al la insulo Gough, 320 kilometrojn oriente de Tristan da Cunha[62]. Tie kolektis la membroj de la ekspedicio plurajn geologiajn kaj botanikajn specimenojn[63]. Ili alvenis al Kaburbo la 18-an de junio, kie ili estis bonvenigitaj de entuziasma homamaso. La sudafrika ĉefministro Jan Smuts organizis oficialan monduman kunvenon por ili, kaj la ekspedicianoj estis cetere invititaj al variaj vesper- aŭ tagmanĝoj de lokaj organizaĵoj[63].

Ili ankaŭ renkontis tie agenton de John Quiller Rowett kun mesaĝo, kiu petis la revenon de la ŝipo al Anglio[66]. Wild skribis : "Al mi estus certe plaĉinta dua sesono en la Enderby-kvarono (…) multe estus plenumebla, se ni farus el Kaburbo nian bazon kaj forirus frutempe en la sesono"[67]. Ili do devis forlasi Kaburbon la 19-an de julio kaj ŝipveturi norden. La ekspedicio faris finajn vizitojn al Sankta Heleno, al Ascension-insulo kaj al la kaboverda insulo São Vicente. La 16-an de septembro, unu jaron post la komenco de la ekspedicio, la ŝipo alvenis al Plymouth en Anglio[68].

Post la ekspedicio redakti

Taksado redakti

Laŭ Frank Wild, la ekspedicio ĉesis "kviete", kvankam lia biografisto Leif Mills menciis la ĉeeston de entuziasma homamaso en Plymouth[69][70]. Fine de sia vojaĝraporto, Wild esprimis sian esperon, ke la informoj kaj specimenoj alportitaj de la ekspedicio "montriĝu altvaloraj por helpi al la solvado de la gravaj naturaj problemoj, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭas nin"[69]. La sciencaj rezultoj de la ekspedicio estis resumitaj per kvin mallongaj aldonoj al la libro de Wild[71]. Tiuj resumoj evidentigas la laboron de la ekspedicia sciencistaro, kiu zorgeme kolektis informojn kaj specimenojn en ĉiu etaphaveno. La teksto ankaŭ prezentas la geologian kaj mapigan laboron plenumitan de Carr kaj Douglas en Sud-Georgio, antaŭ la vojaĝo suden[72]. Kelkaj sciencaj raportoj kaj gazetoj estis finfine produktitaj el tiuj fontoj[73], sed ili estis laŭ Leif Mills "sufiĉe malgranda rezulto por unujara laboro"[74].

Al la manko de klare difinita celo por la ekspedicio[75][76] aldoniĝis la malsukceso atingi Kaburbon dum la unua fazo de la vojaĝo, tiel ke gravaj ekipaĵoj ne estis rekolektitaj. En Sud-Georgio, Wild trovis malmultajn kompensaĵojn. Estis ekzemple neniu hundo sur la insulo, tiel ke sledado tute ne eblis : la originala celo de Wild, kiu konsistis en la esplorado de la lando de Graham sur la antarkta kontinento, estis do nuligita[77]. La morto de Shackleton antaŭ la komenco de esplorado estis alia neatendita katastrofo, kaj oni ofte dubis pri la kapableco de Wild kiel nova ekspediciestro. Wild laŭ kelkaj raportoj multe drinkis, kaj estis "preskaŭ alkoholulo" laŭ la biografisto de Shackleton, Roland Huntford[78][79]. Mills tamen rimarkis, ke la rezulto de la ekspedicio estus verŝajne ne multe pli bona, se Shackleton ne estus mortinta[76] : dum la vojaĝo suden, la ekspedicianoj estis ŝokitaj pro la ŝanĝo de Shackleton, kiu fariĝis apatia, obeema kaj hezitema[80].

Rilate al teknologia progreso, la malsukceso flugigi la transportitan aviadilon estis alia disreviĝo. Shackleton precipe esperis, ke li povus fariĝi la pioniro de tiu transporta rimedo super antarktaj akvoj, kaj li multe diskutis pri tio kun la brita aerministerio[81]. Laŭ la raporto de Fisher, kernaj eroj de la aviadilo estis senditaj al Kaburbo, kaj do restis nekolektitaj[82]. La longdistanca, 220-volta kaj sendrata radiotelegrafo ne bone funkciis, tiel ke ĝi estis rapide malaktivigita. La malpli granda, 110-volta ekipaĵo funkciis nur por malgranda distanco de 400 kilometroj[17]. Dum la vizito de Tristan da Cunha, Wild provis instali novan sendratan aparaton kun la helpo de loka misiisto, sed ne sukcesis funkciigi ĝin[83].

Fino de la heroa epoko redakti

Pasis longa, sepjara periodo post la reveno de la Quest antaŭ la plenumo de nova ekspedicio al la antarkta regiono[84]. La sekvintaj ekspedicioj estis fundamente malsamaj ol la antaŭaj vojaĝoj, ĉar ili ekde tiam apartenis al la "mekanika epoko", kontraste kun la antaŭa heroa epoko. Post la fino de sia raporto pri la ekspedicio de la Quest, Frank Wild skribis pri Antarkto : "Mi pensas, ke mia laboro tie estas finita". Li neniam revenis al Antarkto kaj do ĉesis sian karieron, kiu samkiel tiu de Shackleton kovris la tutan heroan epokon[68].

Neniu el la veteranoj, kiuj estis eksaj membroj de la Imperia Transantarkta Ekspedicio, returniris al Antarkto, kvankam Frank Worsley ja unufoje vojaĝis al Arkto en 1925[85]. Inter la aliaj ŝipanoj kaj ekspedicianoj de la Quest, la aŭstralia naturalisto Hubert Wilkins sekve fariĝis pionira aviadisto en Arkto kaj Antarkto : li en 1928 sukcese flugis inter Point Barrow (Alasko) kaj Spicbergo. Kune kun la usona aventuristo Lincoln Ellsworth, li plurfoje sed sensukcese provis flugi ĝis la suda poluso[85]. James Marr, la juna skolto, fakuliĝis kiel marbiologo kaj regule revenis al Antarkto, partoprenante en pluraj aŭstraliaj ekspedicioj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj[86]. Roderick Carr, la neuzita piloto, fariĝis aermarŝalo en la Royal Air Force[87].

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Fisher, pĝj. 446–49
  2. Huntford, pĝ. 649
  3. Fisher, pĝ. 435
  4. Fisher, pĝ. 437
  5. 5,0 5,1 Fisher, pĝ. 441
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Fisher, pĝj. 442–45
  7. Wild, pĝ. 2
  8. "Measuring Worth". Institute for the Measurement of Worth.
  9. Huntford, pĝj. 680–82
  10. Mills, pĝ. 287
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Huntford, pĝj. 684–685
  12. Frank Wild, citita en Leif Mills, pĝ. 289
  13. Wild, pĝ. 13
  14. 14,0 14,1 Mills, pĝj. 287–88
  15. Wild (Prefaco)
  16. Huntford (p. 693) raportis, ke la ekspedicio laŭ Rowett kostis 70 000 £.
  17. 17,0 17,1 "The Voyage of the "Quest"". The Geographical Journal 61: 74. February 1923.
  18. 18,0 18,1 Huntford, pĝ. 682
  19. "The Agricultural Association, the Development Fund, and the Origins of the Rowett Research Institute" Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (pdf). British Agricultural History Society. Piednoto, pĝ. 60
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Fisher, pĝj. 459–61
  21. Huntford (The Shackleton Voyages), pĝ. 259
  22. 22,0 22,1 Mills, pĝj. 287–90
  23. Fisher, pĝ. 464
  24. Alia fidelulo de Shackleton, Ernest Joyce, antaŭe kverelis kun la esploristo pri la nepagita ŝuldmono, tiel ke li ne estis invitita aniĝi al la nova ekspedicio. Tyler-Lewis, pĝj. 256–57
  25. Smith, pĝ. 308
  26. Riffenbergh, pĝ. 892
  27. Verdon-Roe, pĝ.258
  28. 28,0 28,1 Fisher, pĝj. 451–53
  29. Fisher, pĝ. 454
  30. 30,0 30,1 Wild, pĝ. 32
  31. Huntford, pĝ. 683
  32. 32,0 32,1 Mills, pĝj. 292–93
  33. Wild, pĝ. 44
  34. 34,0 34,1 Fisher, pĝj. 466–67
  35. 35,0 35,1 35,2 Fisher, pĝj. 471–473
  36. Huntford, pĝ. 688
  37. Huntford, pĝ. 687
  38. 38,0 38,1 Mills, pĝ. 294
  39. Fisher, pĝj. 473–76
  40. 40,0 40,1 Shackleton, Ernest. "Diary of the Quest Expedition 1921–22". Cambridge: Scott Polar Research Institute.
  41. 41,0 41,1 Fisher, pĝj. 476–77
  42. Macklin diary, quoted by Fisher, pĝ. 477
  43. Huntford, pĝ. 690
  44. 44,0 44,1 44,2 Fisher, pĝj. 478–81
  45. Wild, pĝ. 66
  46. Wild, pĝ. 69
  47. Vidu Fisher, bildoj pĝj. 480–81
  48. Wild, pĝj. 73–75 and 78–79
  49. Mapo farita laŭ Wild, pĝj. 98–137
  50. Wild, pĝj. 82–87
  51. Wild, pĝj. 88–91 and pĝ. 98
  52. Wild, pĝj. 98–99
  53. Wild, pĝj. 115–121
  54. Wild, pĝ. 132
  55. Wild, 136
  56. Wild, pĝj. 137–39
  57. Wild, pĝ. 144
  58. Mills, pĝ. 304
  59. 59,0 59,1 Mills, pĝ. 305
  60. Fisher, pĝj. 482–83
  61. "Shackleton-Rowett Expedition 50th anniversary, Tristan da Cunha". Scouts on Stamps Society International.
  62. 62,0 62,1 Wild, pĝ. 232
  63. 63,0 63,1 63,2 Mills, pĝj. 306–08
  64. Wild, pĝj. 206–14
  65. Wild, pĝ. 207
  66. Fisher, pĝ.483
  67. Wild, pĝ. 287
  68. 68,0 68,1 Wild, pĝ. 313
  69. 69,0 69,1 Wild, pĝj. 312–13
  70. Mills, pĝ. 308
  71. Wild, pĝj. 321–49
  72. Wild, pĝ. 80
  73. Fisher, pĝj. 516–17
  74. Mills, pĝ. 307
  75. Huntford, pĝ. 464
  76. 76,0 76,1 Mills, pĝ. 330
  77. Wild, pĝj. 74–75
  78. Huntford, pĝ.693
  79. Mills, pĝ. 297
  80. Huntford, pp, 687–88
  81. Fisher, pĝj. 447–48
  82. Fisher, pĝ. 452
  83. Wild, pĝ. 214
  84. "An Antarctic Time Line 1519–1959". www.southpole.com.
  85. 85,0 85,1 Fisher, pĝ. 494
  86. Fisher, pĝ. 492
  87. Fisher, pĝ. 489

Fontoj redakti

  • Fisher, Margery and James (1957). Shackleton. London: James Barrie Books.
  • Huntford, Roland (1985). Shackleton. London: Hodder & Stoughton. ISBN 0-340-25007-0.
  • Huntford, Roland (intro.) (2002). The Shackleton Voyages. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 0-297-84360-5.
  • Mills, Leif (1999). Frank Wild. Whitby: Caedmon of Whitby. ISBN 0-905355-48-2.
  • Riffenburgh, Beau (2006). Encyclopedia of the Antarctic. Routledge.
  • Shackleton, Ernest. Diary of the Quest Expedition 1921–22. Cambridge: Scott Polar Research Institute.
  • Smith, Michael (2000). An Unsung Hero: Tom Crean - Antarctic Survivor. London: Headline Book Publishing. ISBN 0-7472-5357-9.
  • Tyler-Lewis, Kelly (2006). The Lost Men. London: Bloomsbury Publications. ISBN 978-0-7475-7972-4.
  • Verdon-Roe, Alliott (1938). The World of Wings and Things. London: Hurst & Blackett.
  • Wild, Frank. Shackleton's last voyage: The Story of the Quest. www.archive.org.
  • The Voyage of the "Quest". The Geographical Journal 61: 74. Februaro 1923.
  • "About the Institute". University of Aberdeen.
  • "The Agricultural Association, the Development Fund, and the Origins of the Rowett Research Institute" (pdf). British Agricultural and Horticultural Society.
  • "An Antarctic Time Line 1519–1959". South-pole.com.
  • "Measuring Worth". Institute for the Measurement of Worth.
  • "Shackleton-Rowett Expedition 50th anniversary, Tristan da Cunha". Scouts on Stamps Society International.