Arthur Meighen
Arthur MEIGHEN (n. la 16-an de junio 1874 - m. la 5-an de aŭgusto 1960) estis la naŭa ĉefministro de Kanado inter la 10-a de julio 1920 kaj la 29-a de decembro 1921. Li denove oficis kiel ĉefministro ekde la 29-a de junio ĝis la 25-a de septembro 1926.
Arthur Meighen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Arthur Meighen | |||||
Naskonomo | Arthur Meighen | ||||
Naskiĝo | 16-an de junio 1874 en Perth South | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 1960 (86-jaraĝa) en Toronto | ||||
Tombo | St. Marys Cemetery (en) vd | ||||
Religio | Presbiterianismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato de Toronto vd | ||||
Partio | Konservativa Partio de Kanado Uniisma Partio Progresema Konservativa Partio de Kanado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Isabel Meighen (en) vd | ||||
Infanoj | Theodore Meighen (en) , Maxwell Meighen (en) , Lillian Meighen Wright (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato diplomato vd | ||||
Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arthur Meighen estis la unua ĉefministro, kiu naskiĝis post la kanada konfederacio. Li ankaŭ estis la unua ĉefministro, kiu reprezentis kaj simbolis la ŝtaton Manitobon (kvankam li naskiĝis kaj plejofte vivis en Ontario). Liaj du mandatoj estis sufiĉe mallongaj, kaj la dua estis eĉ la plej mallonga de la tuta kanada historio ĝis tiam (parte pro la konfliktoj inter la guberniestro ĝenerala de Kanado kaj la rivalo de Meighen, William Lyon Mackenzie King).