Jan Sandström (* 25-an de januaro 1954 en Vilhelmina) estas sveda muzikisto, komponisto kaj muzikinstruisto.

Jan Sandström
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1954 (1954-01-25) (70-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.jansandstrom.com/
vdr

Vivo redakti

Alkreskinte en Stokholmo li studis ekde 1974 ĝis 1976 kontrapunkton kaj muzikinstruadon ĉe Valdemar Söderblom en Piteå. Ĉe la Reĝa Muziko-Altlernejo Stoholmo li studis ekde 1978 ĝis 1982 muzikteorion kaj ekde 1980 ĝis 1984 kompozicion ĉe Gunnar Bucht, Brian Ferneyhough kaj Pär Lindgren. Ekde 1982 Jan Sandström instruas ĉe la muziko-altlernejo en Piteå (fakultato de la Teknika Universitato de Luleå) kompozicion kaj muzikteorion; 1985-1989 li laboris kiel muzikinstruisto kaj komponisto, ekde 1989 li estas profesoro pri kompozicio.

Verkoj (selekto) redakti

  • Acintyas (1986), arĉorkestro
  • Det är en ros utsprungen (1987), ĥoro
  • Trombone Concerto No 1 (Motorbike Concerto)(1988-89)
  • Bombi Bitt (1991-92), opero
  • Trombone Concerto No 2 (Don Quichote)(1994)
  • My Assam Dragon (Saxophone Concerto)(1994)
  • Te Deum (1996), ĥoro kaj orkestro
  • MacBeth2 (1997-99), opero
  • K. Beschreibung eines Kampfes (2005), opero
  • Sång till Lotta , Trombono kaj piano

Eksteraj ligiloj redakti