La Japana palumbo (Columba janthina) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo laŭlonge de marbordoj de la Orientĉina Maro. Oni konsideris ĝin la plej granda reprezentanto de la genro Columba, kun 550 gramoj de pezo kaj 43 cm de longo. Ties naturaj habitatoj estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj. La specio estas malpliiĝanta pro habitatoperdo, habitatodegenerado, senarbarigo kaj ĉasado. Tiu kolombo estas endemia de habitatoj de laŭrarbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Japana palumbo Columba janthina
Temminck, 1830
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Ilustraĵo de Philipp Franz von Siebold.

Estas la plej granda kolombo en Orienta Azio, kun longo de 37 cm ĝis 40 cm kaj foje ĝis 43.5 cm. La kapo estas malgranda. Estas almenaŭ tri subspecioj de "Columba janthina", kun kelkaj diferencoj en plumaro.

Ĝi estas tre malhela, kun malgranda kapo, longecaj kolo kaj vosto. Ĝenerale la korpo estas fulgo-nigra kun briloj verdaj aŭ purpuraj sur verto, dorso, ŝultroj kaj kolflankoj. La irisoj estas brunaj kaj dtiu kolombo havas ruĝajn krurojn kaj longan voston. La tuta korpo estas kovrita per brilaj nigraj plumoj kun verto kaj pugo kun metalbrila purpuro. La beko estas longeta, mallarĝa kaj malhele verdecblua kun ebura al palflava bekopinto. La vaksaĵoj estas malgrandaj.

Tiu specio ne montras seksan dimorfismon, ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, sed junuloj havas ĝenerale pli palan plumaron, kun malgranda aŭ nenioma palflava kolmakulo. Tarsoj estas ruĝaj en plenkrekuloj sed pli palaj en junuloj. Tiu birdo aspektas kruco dumfluge, kun grandaj flugiloj kaj iomete ventumilforma vosto.

  • Columba janthina janthina, Karasubato. La kapo estas kovria de nigraj plumoj. Helblueca kun malhelblua beko.
  • Columba janthina nitens. La kapo estas kovria de purpurruĝaj plumoj. La beko estas nigra. Ĝi havas ruĝeca aŭ purpura koloraro en vizaĝo, kapo kaj supra malantaŭa kolo.

Distribuado redakti

Tiu birdo vivas en malgrandaj insuloj de la Orientĉina Maro, ĉefe en la Riukju-insularo, Iwo Jima kaj Ogasavaroj kaj ankaŭ laŭlonge de la sudaj marbordoj de Koreio kaj Japanio. Kvankam pli abunda kaj kun pli granda teritorio en la pasinto, oni supozas, ke ankoraŭ estas loĝanta en 15 insuloj kaj insuletoj. En Koreio, tiu birdo estas distribuata kaj nestumas en la insuloj Ulleungdo, Jeju-do kaj en kelkaj areoj de la suda marbordo. Estis registrita ankaŭ kiel vaganta en orienta Rusio, Ŝandongo, kontinenta Ĉinio kaj Tajvano.

Columba janthina estis registrita en malgrandaj insuloj de suda Honshu, Shikoku kaj Kyushu, la Riukju-insularo, Iwo Jima kaj Ogasavaroj. Ŝajne ĝi malpliiĝis en Okinavo dum la 1980-aj jaroj pro forsta agado. La subspecio Columba janthina nitens, kiuj vivas en Ogasavaroj kaj Iwo Jima, estas tre rara.

Ekologio redakti

Temas pri kolombo endemia de kelkaj insuloj de la Japana Maro, Flava Maro, kaj Orientĉina Maro. Ĝi estas ĉefe izola insula arbarkolombo (palumbo), fortika kaj fidema arbara birdo kun la samaj karakteroj de aliaj kolomboj de la genro Columba adaptitaj al habitatoj kaj vegetaĵaro de insulan laŭrarbaro. Kiel kelkaj insulaj rasoj de palumbo kaj kelkaj specioj de kolomboj el insuloj de Makaronezio kaj de Pacifiko, tiuj kolomboj havas malaltan indicon de reproduktado.

Plej el la dieto de tiu kolombo estas vegetala, kvankam Columba janthina estas ĉiomanĝanta. Ili manĝas ankaŭ vermojn kaj malgrandajn helikojn, sed ĉefe nutras sin el semoj, beroj, burĝonoj kaj fruktoj kiujn ili kolektas rekte el arboj, kaj foje surgrunde, sed ĝenerale proksime de lagetoj kaj riveroj.

La Japana palumbo demetas unu blankan ovon en malfortika nesto el bastonetoj, en arbokavo aŭ en rokoj. La ovodemeto okazas en Septembro. La flugomaniero estas rapida kaj per regulaj flugilbatoj.

La ĉefa tialo de populacia malpliiĝo estas habitatoperdo pro arbarklarigado, sed ankaŭ ĉasado kaj nestopredado fare de enmetitaj specioj kaj ratoj estas kontribuaj faktoroj.

Klasigo redakti

  • Columba janthina janthina — Japana palumbo, purpura kolombo, Temminck, 1830 Karasubato.
  • Columba janthina nitens — ruĝkapa palumbo, ĉe Quercus acuta.
  • Columba janthina stejnegeri — Kuni Jonah, korvopalumbo.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • Del Hoyo J., Elliott A. Sargatal & J. (1997)Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos.BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopedia of Columbidae. Prin Editions, Ingres, 551 p.

Eksteraj ligiloj redakti