Jaropolko la 1-a

(Alidirektita el Jaropolko)

Jaropolko la 1-a estis grandprinco de Kievo de 972 ĝis 980. Li estis la plej aĝa filo de Svjatoslavo.

Jaropolko Svjatoslaviĉ
Grandprinco de Kievo
Regado 972 - 978/980
Antaŭulo Svjatoslav la Brava
Regento Sveneldo
Sekvanto Vladimiro la Granda
Persona informo
Ꙗропълъкъ Свѧтославличь
Naskonomo Ѩрополкъ Свѧтославичъ
Naskiĝo
en Kievo
Morto 978/980
en Kievo
Tombo Church of the Tithes vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Kieva Regno vd
Familio
Dinastio Rurikidoj
Patro Svjatoslav la Brava
Patrino nenomita
Gefratoj Vladimiro la 1-a de KievoOlego la Drevlana vd
Edz(in)o Julia, greka monaĥino
Infanoj Svjatopolko la 1-a
Profesio
Okupo monarko vd
Palatina princo de Kievo
Dum 970 - 972
Sekvanto Svjatopolko la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nomo redakti

Nomo «Jaropolk» konsistas el slavaj vortoj «Jaryj» (Ѩръıи — hela) kaj «polk» (Полкъ — popolo; komparu kun germana Volk).

Grandprinco de Kievo redakti

Naskiĝdato kaj patrino ne estas konataj. Unue Komenca kroniko mensciis lin je 968.

En 970 lia patro, Grandprinco Svjatoslav, komencis militon kontraŭ Bizanca Imperio kaj enoficigis filon kiel Palatino de Kievo. Kiam je 972 Svjatoslavo pereis, li iĝis Grandprinco. Liaj fratoj, Olego kaj Vladimiro, regis kiel liaj palatinoj.

Li kontaktadis kun germana imperiestro Otto la 2-a kaj kun la Papo. Laŭ kronikoj li simpatiis al kristanoj.

Interna milito kaj pereo redakti

Je 977 komencis interna milito inter Jaropolko kaj liaj fratoj, princo de drevlanoj Olego kaj novgoroda princo Vladimiro. Jaropolko, pro persvadoj de Sveneldo, atakis drevlanan princlandon. Dum retreto, Olego pereis. Post la ekscio pri morto de Olego, Vladimiro elvenis al Svedio aŭ Baltio. Tiel Jaropolko iĝis grandprinco de tuta Kieva Regno.

En 980 Vladimiro revenis. Komence li liberigis Novgorodon, poste aneksis Polockon, kaj venis al Kievo. Pro perfido Jaropolko estis murdita.

Laŭ Komenca kroniko Jaropolko estis mortigita en 980, sed laŭ la plej antikvaj fontoj lia morto estis la 11-an de junio 978.

Jaropolko havis edzinon, kiu post lia morto naskis Svjatopolkon.

Parencaro redakti